Use LEFT and RIGHT arrow keys to navigate between flashcards;
Use UP and DOWN arrow keys to flip the card;
H to show hint;
A reads text to speech;
963 Cards in this Set
- Front
- Back
-eg-
|
0* [tre granda; tre forte] (urbego, varmega, ridegi,...)
|
|
-i
|
0* [ago/stato] [verbo] (mi ŝatas kanti; li volas salti; ŝi povas naĝi; li kutimas pagi kontante; estas bone, atendi iom; sufiĉe dormi estas necese; bonvolu eniri; tempo por manĝi; loko por dormi;...) (biciklo: bicikli - mi biciklis al la urbo; kontenta: kontenti - mi tre kontentas pri tio; adiaŭ: adiaŭi - li adiaŭis min en la stacidomo; ĉirkaŭ: ĉirkaŭi - ili tute ĉirkaŭis min;...)
|
|
bo-
|
0* [parenco per geedziĝo] (bofilo: edzo de filino; bopatro: patro de edz(in)o,...)
|
|
-ilo
|
0* [instrumento, rimedo] (kutima, ĝenerale uzata ilo por ...-i) (tranĉilo, kudrilo, tondilo,...); (iu el diversaj iloj por ...-i) (manĝilo, skribilo, pafilo, komunikilo,...)
|
|
-isto
|
0* [profesiulo; scienculo; sportulo]; iu, kiu ofte, daŭre aŭ speciale okupiĝas pri io (vendanto vendas ion, vendisto vendas ion profesie; kuranto kuras, kuristo kuras sporte aŭ profesie) (bakisto, tubisto, ĝardenisto, fizikisto, futbalisto); [ism-ano; ism-ulo] (imperiisto, oportunisto, alkoholisto)
|
|
-is
|
0* [ago/stato: antaŭ nun] [verbo] (mi ĵus vidis birdon; hieraŭ mi estis en la urbo; antaŭ kvar jaroj li forveturis;...)
|
|
-igi
|
0* [fari -a, -o; kaŭzi ke io/iu -as] (je 100°, akvo bolas, sed homo boligas akvon) (grandigi, ruinigi, kunigi, ridigi, laborigi, surtabligi, enpoŝigi,...); igi: fari, kaŭzi
|
|
-et-
|
0* [tre malgranda; tre malforte] (urbeto, varmeta, rideti (sen sono), ludglobeto, forketo (por torto),...)
|
|
-eco
|
0* [kvalito mem de io/iu] (boneco, blankeco, moleco, blindeco, amikeco, infaneco,...) (-eca: kun la/iuj ecoj de: knabineca konduto, silkeca ŝtofo (ne silko))
|
|
-ema
|
0* [ŝato aŭ inklino kun/sen ŝato] (ridema, babilema, dormema, kritikema, ludema, erarema, (io) rompiĝema,...)
|
|
-ebla
|
0* [oni povas fari] (videbla, komprenebla, forviŝebla, nelegebla,...) ("eble" (=imageble, penseble) ofte signifas: povas esti aŭ ne esti, okazi aŭ ne okazi); ebleco: kiam la cirkonstancoj permesas; ebligi: kaŭzi, ke io estas farebla aŭ ke io povas okazi
|
|
ek-
|
0* [(subite) komenci] (ekridi, ekdormi, ekparoli,...); [tre mallonga ago] (ekbrilo, ekkrii, ektimi,...); ek! = startu!
|
|
-ingo
|
0* [io, en kion oni metas tion (parte), por teni ĝin] (kandelingo, lampingo, ŝtopilingo, glavingo, piedingo,...)
|
|
-ero
|
0* [fragmento, peco da] (sablero, akvero, lignero,...)
|
|
-ujo
|
0* [io, en kio]; io por teni... (sukerujo, monujo, abelujo,...); (ankaŭ: planto laŭ frukto (pomujo = pomarbo); lando laŭ popolo (Francujo, Japanujo)); ujo: [vazo, poto, skatolo, kesto, sako,...]
|
|
-ano
|
0* [homo: membro; loĝanto; kredanto] (klubano, (sam)urbano, Tokiano, Aziano, Budhano, Islamano, Kristano,...)
|
|
-ant-
|
0* [komencinta, ne fininta, dum la ago] (manĝanta homo: kun manĝaĵo en sia buŝo; falanta pluvo: gutoj en aero); (manĝante (=dum la manĝado), li bone maĉis); (ĝenerale, -anto = -anta homo)
|
|
-u
|
0* [ago/stato: peto, deziro, konsilo, ordono] [verbo] (bonvolu eniri!; fermu la pordon!; pli bone ne manĝu tion; mi petas, donu al mi tiun libron; li volas, ke mi venu al li; ĉu mi venu al vi?; ŝi legu tiun libron; ni nun manĝu;...)
|
|
-ulo
|
0* [homo tia] (riĉulo, blindulo, mensogulo, rapidulo,...); besto laŭ ia kategorio (mamulo, rampulo,...); (foje:) ŝipo aŭ alia objekto laŭ ia kategorio (trimastulo,...)
|
|
-n
|
0* [-o -as --> -(o)n / -(o)n <-- -as -o] [komplemento sen prepozicio: i.a. objekto, daŭro, mezuro] (tiu viro legas libron; li vidas tiujn altajn arbojn; mi vidis ŝin, sed lin mi ne vidis; tion ni pripensu; li farbis la bluan pordon ruĝa; mi konas lin kiel ĉefo (mi=ĉefo); mi konas lin kiel ĉefon (lin=ĉefon); li dormis du horojn (=dum du horoj); tio daŭras unu horon; ŝi pagis unu eŭron; tio kostas du dolarojn; tri horojn longa filmo; du metrojn alta viro; (mi deziras) bonan nokton!)
|
|
-j
|
0* du aŭ pli [>=2] (altaj arboj; tiuj arboj estas altaj; mi vidas tiujn altajn arbojn; knaboj; stratoj; musoj; problemoj; (unu) ruĝa kaj (unu) flava pomoj;...)
|
|
ĉef-
|
0* [plej grava] (ĉefurbo, ĉefvojo, ĉefdirektoro,...); ĉefo: superulo en laborejo; fakestro
|
|
-obla
|
0* [kvanto; fojoj: triobla=3x] (duobla papero, duoble diri ion, la duoblo, duobligi,...); (mult)obligi: igi multoble tiel multaj; (matematiko:) kalkuli oblon (3x4=12 tri oble kvar estas dek du) (=multipliki)
|
|
-us
|
0* [ago/stato: kondiĉa] [verbo] [(ne jam plenumita) kondiĉo; nereala supozo; neebla deziro; tre ĝentila peto] (se mi havus monon, mi veturus tien; estus bone, se vi skribus al li; se ĉiuj homoj estus saĝaj, ne okazus milito; mi ne aĉetus tion (se mi estus en tiuj cirkonstancoj); se mi povus flugi!; ĉu vi povus diri al mi, kie estas...?)
|
|
ge-
|
0* [la du seksoj kune] (geknaboj, gefiloj, gesinjoroj,...)
|
|
-ino
|
0* [virino; (principe) naski-pova individuo] (virino, patrino, knabino, reĝino, ĉevalino, kokino,...)
|
|
-um-
|
0* [io kun ia rilato al] (kolumo, malvarmumo, akvumi teron, plenumi taskon, foliumi libron,...)
|
|
-enda
|
0* [oni devas fari] (farenda, pagenda, respondenda,...)
|
|
-aĵo
|
0* [io konkreta] (belaĵo, manĝaĵo, vidaĵo, ĉirkaŭaĵo...)
|
|
-a
|
0* [kvalito; rilato; aparteno] [adjektivo] (alta arbo; tiu arbo estas alta; mi vidas altan arbon; tiu solvo ŝajnas (esti) bona; li farbis la bluan pordon verda; ŝi nomas lin saĝa; mia frato; ŝia laboro; ilia konduto;...) (skribi: skriba ekzameno; fini: fina ĉapitro; koloro: kolora bildo; multaj koloroj: multkolora bildo; ĉiu tago: nia ĉiutaga pano; hundo: hunda vosto; problemo: problema situacio; urbo: urba trafiko; hieraŭ: la hieraŭaj okazaĵoj; plej: pleja kontenteco; tro: troa pluvo; tri: la tria horo; baldaŭ: lia baldaŭa foriro;...)
|
|
-ont-
|
0* [ne komencinta, antaŭ la ago] (manĝonta homo: kun manĝaĵo en poto aŭ sur telero; falonta pluvo: vaporo en nuboj); (manĝonte (=antaŭ la manĝado), li lavis siajn manojn); (ĝenerale, -onto = -onta homo)
|
|
-o
|
0* [io ekzistanta] [substantivo] (viro; vojo; arbo; muso; akvo; problemo; skribo; skribado; skribaĵo; belo; beleco; li estas avo; li fariĝis avo; mi nomas lin avo) (skribi: bela skribo; fini: mi restis ĝis la fino; helpi: mi dankas pro via helpo; adicii: ĝusta adicio; vera: tio estas la vero; blua: la bluo de la ĉielo; adiaŭ: malĝojiga adiaŭo; unu: metro estas mezur-unuo; tri: tiu trio (aŭ triopo) bele kantis)
|
|
-e
|
0* [maniero; cirkonstanco; loko] [adverbo] (ŝi bele kantas; li povas alte salti; parolu ĝentile!; ĝenerale ŝi pravas; dumnokte (=dum la nokto) oni dormas; ili kante (=per kanto) salutis nin; estas varme; estas bone, ke li venos; bone farita laboro; publike konata aktoro;...) (skribi: ili skribe informis; fini: fine mi diru...; koloro: li kolore pentris ĝin; multaj koloroj: multkolore presita teksto; mano: mi mane faris tion; mateno: li venis matene; en ĉiu tago: ĉiutage mi manĝas panon; per aŭto: ni veturis aŭte; vera: tio vere okazis; hejmo: li loĝas hejme; unu: unue mi diru...; ekster: ekstere staras multe da homoj; post: mi faros tion poste,...)
|
|
-ejo
|
0* [loko, kie] (lernejo, bakejo, loĝejo, ĉevalejo,...)
|
|
-ismo
|
0* [ide-aro, pens-aro; malsano] (imperiismo, komunismo, kapitalismo, tutmondismo, oportunismo, alkoholismo,...)
|
|
-as
|
0* [ago/stato: nun, ĉiam, kutime] [verbo] (mi nun sidas; ĉiun tagon li legas gazeton; ŝi ĉiam estas afabla; li ofte skribas al mi; li kutime pagas kontante; jam dum tri jaroj mi loĝas ĉi tie;...)
|
|
-aro
|
0* [multaj kiel unu tuto] (arbaro, ŝtuparo, gazetaro, homaro, ilaro (de metiisto),...); aro (da): multaj kune
|
|
mal-
|
0* [tute ne; inverse; kontraŭe] (mallonga, malamiko, mallumo, malakcepti, mallaŭdi, malsupre, malpli,...)
|
|
re-
|
0* [denove, ankoraŭfoje; inversdirekte] (rekonstrui, reskribi, ĝis revido!, redoni, reveturi, tien kaj reen,...)
|
|
-ona
|
0* [parto: duona=1/2] (duona pomo, duonlitro da vino, duone kompreni, la duono, duonigi,...)
|
|
-ido
|
0* [infano; juna besto] (idoj: infanoj; posteuloj) (ĉevalido, ŝafido, reĝido, Napoleonidoj,...)
|
|
-it-
|
0* [finita, post la ago] (trinkita akvo: akvo en stomako; lavita vesto: pura); (fotografite (=post la fotografado), li estis scivola pri la rezulto); (ĝenerale, -ito = -ita homo)
|
|
-int-
|
0* [fininta, post la ago] (manĝinta homo: kun manĝaĵo en sia stomako; falinta pluvo: akvo sur tero); (manĝinte (=post la manĝado), li lavis la telerojn); (ĝenerale, -into = -inta homo)
|
|
-iĝi
|
0* [ekesti -a, -o; kvazaŭ sin -i; kvazaŭ io/iu -as ĝin/lin/ŝin] (sur horizontala ebeno, iu devas ruli pilkon, sed sur deklivo, pilko ruliĝas) (grandiĝi, ruiniĝi, kuniĝi, puŝiĝi, enfermiĝi, elverŝiĝi,...); iĝi: ekesti, fariĝi
|
|
-os
|
0* [ago/stato: post nun] [verbo] (mi tuj iros al la urbo; morgaŭ mi aĉetos biciklon; post dek jaroj mi ne plu laboros;...)
|
|
-n
|
0* [-o -as --> -(e)n / -(e)n <-- -as -o] [al; direkto] (la kato saltas (de la planko) sur la tablon; ŝi iras (de la vojo) en la domon; meti (ion) en poŝon, sur hokon,...; Restu hejme! - Iru hejmen! (de ĉi tie); Restu tie! - Ne iru tien!; Iru antaŭen!; paŝi tien kaj reen; veturi Parizon (=al Parizo))
|
|
-estro
|
0* [homo: kiu gvidas, regas, prezidas] (urbestro, lernejestro, ŝipestro, imperiestro, centestro (t.e. super cent soldatoj),...); estri: gvidi, regi, prezidi; estraro: gvidantaro de societo aŭ asocio; estrarano: membro de estraro
|
|
-inda
|
0* [estas bone, fari; oni prefere devus fari; merito] (leginda, vidinda, ridinda, puninda, laŭdinda,...)
|
|
-at-
|
0* [komencita, ne finita, dum la ago] (trinkata akvo: akvo en buŝo; lavata vesto: en akvo); (fotografate (=dum la fotografado), li ne moviĝis); (ĝenerale, -ato = -ata homo)
|
|
-ado
|
0* [daŭra aŭ ripeta ago] (lernado, irado, frapado, martelado,...); [daŭra stato] (dormado, kuŝado,...)
|
|
dis-
|
0* [al pluraj aŭ multaj direktoj; tiel, ke ekestas pluraj aŭ multaj pecoj] (disdoni, dispeli, disigi, distranĉi...)
|
|
mis-
|
0* [ne ĝuste; erare] (misprononci, misaŭdi, miskalkuli, miskompreni, mistraduki, mispaŝi, misgluti,...)
|
|
-ot-
|
0* [ne komencita, antaŭ la ago] (trinkota akvo: akvo en botelo aŭ glaso; lavota vesto: malpura); (fotografote (=antaŭ la fotografado), li kombis siajn harojn); (ĝenerale, -oto = -ota homo)
|
|
ho!
|
1* [voko: miro, atentu!]
|
|
el
|
1* de en; [origino; fonto; materialo; konsisto]; el- (ankaŭ:) el fundo, ĝisfunde, komplete (elĉerpi, ellerni, elmontri,...)
|
|
nenie
|
1* en neniu loko
|
|
laŭ
|
1* sekvante; konforme al (iri laŭ vojo; fari ion laŭ la reguloj); laŭ li,...: li diris, ke...; li pensas, ke...
|
|
antaŭ
|
1* en tempo pli frua; en loko pli proksima; pli frue en vico; antaŭo: flanko kutime vidata unue; (homo:) vizaĝo, brusto,...; antaŭdiri: jam antaŭe diri ke io nesciata okazos
|
|
tro
|
1* pli ol kiom estas bone aŭ bezonate
|
|
nek
|
1* [ne tiu, kaj la alia ankaŭ ne] (nek hundo, nek kato estas sovaĝa besto; mi manĝis nek panon, nek kaĉon)
|
|
kio
|
1* [-o?] - (..., kio...: [<=> la sama afero])
|
|
iom
|
1* nedifinita (aŭ ne menciata) kvanto; (ofte:) malgranda kvanto; (iom ...a: (ofte:) relative ...a; ne tre ...a)
|
|
si
|
1* la aganto mem (se ne temas pri la parolanto aŭ la alparolato(j)): (li vidas lin (=alian viron) - li vidas sin (=la propran korpon, en spegulo); ŝi portas ŝian valizon (=de alia virino) - ŝi portas sian valizon (=la propran) - sed: mi portas mian valizon; vi portas vian valizon)
|
|
hodiaŭ
|
1* en/dum la nuna tago; en/dum ĉi tiu tago
|
|
kies
|
1* [posedanto?]; de kiu(j)?; apartenanta al kiu(j)? - (..., kies...: [<=> aparteno])
|
|
tamen
|
1* tio estas vera, sed... (Pluvas - tamen ni iru!)
|
|
jen
|
1* [montro] (jen li: vidu, tie li estas)
|
|
je
|
1* (je la tria horo; je mia surprizo; teni iun je brako,...)
|
|
tre
|
1* en granda grado; forte; multe
|
|
kontraŭ
|
1* [--> <--]; [kun mala (inversa) direktiĝo, opinio, volo, intenco, celo]; ne por (propono); ne laŭ (regulo); [kun la antaŭo (fronto, vizaĝo, fasado) direktita al la antaŭo de la alia] (sidi kontraŭ iu ĉe la sama tablo; la kontraŭa flanko de la strato; kontraŭaj paĝoj de libro); [inversa direkto] (naĝi kontraŭ la fluo); [(provo pri) ĉesigo, haltigo, malebligo] (kuracilo kontraŭ malsano; digo kontraŭ inundo; batali kontraŭ atakanto); [movo, kiun io ĉesigas] (akcidente veturi kontraŭ arbon; ĵeti pilkon kontraŭ muron); [interŝanĝo] (ŝanĝi dolarojn kontraŭ eŭroj; manĝi kontraŭ pago); kontraŭi: esti kontraŭ, agi kontraŭ
|
|
sep
|
1* 7; sepdek: 70; dek sep: 17
|
|
ses
|
1* 6; sesdek: 60; dek ses: 16
|
|
ŝi
|
1* tiu virino; tiu knabino
|
|
tri
|
1* 3; tridek: 30; dek tri: 13
|
|
tiam
|
1* en tiu tempo; en tiu momento
|
|
ĉie
|
1* en ĉiuj lokoj
|
|
tiel
|
1* en tiu maniero, tiumaniere; en tiu grado, tiugrade
|
|
jes
|
1* [konfirmo] (Ĉu vi venos? Jes, mi venos.)
|
|
ĵus
|
1* antaŭ tre mallonga tempo; antaŭ momento
|
|
ambaŭ
|
1* la du; tiuj du
|
|
kiel
|
1* [maniero? grado?; simileco; ekzemplo; funkcio] - (..., kiel...: [<=> sammaniere; samfunkcie; samgrade; simile])
|
|
tiom
|
1* en tiu kvanto; en tiu/tia (granda) amplekso
|
|
tial
|
1* pro tiu kaŭzo, motivo
|
|
tia
|
1* de tiu kvalito; tiuspeca
|
|
dek
|
1* 10; dudek: 20; dek du: 12; naŭdek tri: 93
|
|
tra
|
1* de unu flanko (ekster io) al la alia flanko, ne ĉirkaŭirante ("+" havas unu strekon tra alia streko) (li rigardas tra la fenestro; ni promenis tra la arbaro al la vilaĝo)
|
|
jam
|
1* (ne poste, sed jam nun; ne tiam, sed jam pli frue)
|
|
ankoraŭ
|
1* ne nur antaŭe, sed ankaŭ nun; ne nur tiom, sed eĉ pli da; daŭre same; ankoraŭ ne: ĝis tiam ne; ne jam
|
|
kiam
|
1* [tempo? cirkonstanco?] - (..., kiam...: [<=> samtempe])
|
|
apud
|
1* en loko proksima de...; dekstre aŭ maldekstre de...
|
|
ja
|
1* [oni scias]; "ne ne"; (li ja diris tion: oni scias, ke li diris tion (eĉ se iuj diras, ke li ne diris tion))
|
|
apenaŭ
|
1* preskaŭ ne; ne (aŭ nur iomete) pli ol (61 minutoj estas apenaŭ unu horo)
|
|
kia
|
1* [kvalito? -a?]; kiuspeca? - (..., kia...: [<=> samspeca])
|
|
preskaŭ
|
1* ne tute, ne plene; iomete malpli ol (59 minutoj estas preskaŭ unu horo); ne mankas multe
|
|
trans-
|
1* de unu (flanko, loko, persono, stato) al alia (ne apuda, tute alia) (transiri, transmeti, transporti, transsendi, transdoni, transformi, transskribi, transkonstrui,...)
|
|
iam
|
1* en nedifinita (aŭ ne menciata) tempo; ne nun
|
|
ankaŭ
|
1* aldone [ne nur tiu/tio, sed ankaŭ tiu/tio alia]
|
|
trans
|
1* je/al la alia flanko de (li loĝas trans la rivero; flugi trans la maron)
|
|
preter
|
1* pasante apude (li iris preter la domo: li iris ne al la domo, ne en la domon, ne tra la domo)
|
|
nun
|
1* en ĉi tiu tempo; en ĉi tiuj cirkonstancoj
|
|
dum
|
1* [daŭro]; en la sama tempo (dum la festo ni kantis)
|
|
ajn
|
1* [senlime, nedifinite] (kiam ajn: en ĉiu pensebla tempo; kie ajn: en ĉiu imagebla loko; iu ajn: ne gravas, kiu)
|
|
kvankam
|
1* [tiel estas, sed tamen...] (kvankam forte pluvis, ni (tamen) iris eksteren (= malgraŭ la forta pluvo,...))
|
|
pri
|
1* koncerne [temo] (libro pri bestoj; atentu pri la truoj en la vojo; kontenta pri...; certa pri...)
|
|
mil
|
1* 1000; dumil: 2000; mil du: 1002; dumil okcent: 2800
|
|
ni
|
1* mi kaj li; mi kaj ŝi; mi kaj ili; mi kaj vi; mi kaj li kaj vi; mi kaj ŝi kaj vi; mi kaj ili kaj vi
|
|
plu
|
1* senĉese; ne ĉesante; (ne plu: jam ne)
|
|
aŭ
|
1* [elekto] (Ĉu vi trinkos teon aŭ kafon?)
|
|
super
|
1* pli alte ol (ne tuŝante); supersigno: signo super litero (ekzemple: "^"); supera: pli alta, pli bona
|
|
neniam
|
1* en neniu tempo; en neniuj cirkonstancoj
|
|
per
|
1* [ilo, rimedo]; uzante; utiligante (mi tranĉas per tranĉilo; ŝi veturis per aŭto; li skribis per grandaj literoj)
|
|
kiu
|
1* [individuo? homo? ekzemplero?; elekto] - (..., kiu...: [<=> la sama individuo, ekzemplero aŭ elektaĵo])
|
|
ĉia
|
1* de ĉiuj kvalitoj; ĉiuspeca
|
|
ili
|
1* tiuj homoj, bestoj, plantoj, objektoj, ideoj
|
|
plej
|
1* (la plej granda libro: ne estas iu pli granda libro); (plej forte: ne eblas pli forte)
|
|
inter
|
1* [a bc: b estas inter a kaj c]; [ash3djlmtuvp: cifero inter literoj]; (rilatoj inter A kaj B: rilatoj de A al B kaj de B al A)
|
|
kvazaŭ
|
1* ne vere tio/tiu, sed tute simila al tio/tiu; ne vere tia, sed tute simila; ne vere tiel, sed tute simile
|
|
sur
|
1* tuŝante (supron aŭ flankon) (sur seĝo; sur muro)
|
|
cent
|
1* 100; ducent: 200; cent du: 102; ducent tridek: 230
|
|
la
|
1* [konata, evidenta, jam menciita]
|
|
tiu
|
1* [montras] (homon, individuon, ekzempleron,...)
|
|
pro
|
1* [kaŭzo, kialo, motivo] (ni malsekiĝis pro la pluvo; mi tremas pro malvarmo; ŝi diris tion pro amikeco)
|
|
ĉe
|
1* en loko tre proksima de; (preskaŭ) tuŝante; (preskaŭ) samtempe kun; en la domo, lando, opinio, verko,... de
|
|
sed
|
1* [kontrasto] (ne tiu, sed tiu; ne tiel, sed tiel; ne aŭto, sed ĉaro; ne ruĝa, sed blua; mi manĝis, sed ne satiĝis)
|
|
tuj
|
1* senprokraste; senatende; post tre malgranda tempo
|
|
ĝis
|
1* [atingo] (ni iris ĝis la arbaro: ne en la arbaron); ne post (ĝis la tria horo: ne plu post la tria horo); inter ĉi tiu loko kaj tiu loko (ĝis la arbaro estas kampoj); inter ĉi tiu tempo kaj tiu tempo (de la kvara (horo) ĝis la oka (horo) mi laboris); "ĝis!", "ĝis revido!": saluto ĉe foriro
|
|
anstataŭ
|
1* en la loko de...; en la funkcio de... (anstataŭi: esti aŭ funkcii anstataŭ io/iu alia; anstataŭigi (la nunan per nova): meti ion/iun alian anstataŭ la nuna...)
|
|
vi
|
1* [la alparolata(j) homo(j)]
|
|
kun
|
1* [akompano, helpo] (li promenis kun sia amiko; mi faris tion kun li); ne sen (teo kun sukero); (kune: ne aparte; ne dise); kunigi: igi kunaj; kuniri: iri kune
|
|
ie
|
1* en nedifinita (aŭ ne menciata) loko
|
|
da
|
1* [mezuro] (du litroj da akvo; du glasoj da akvo; paro da ŝuoj; multe da mono; grupo da homoj) (botelo da vino: tiom da vino, kiom estas aŭ estis en botelo - botelo de vino: botelo en kiu estas aŭ estis vino)
|
|
de
|
1* [deveno; mal-al] (li venas de Azio; iri de la hejmo al la urbo; li falis de seĝo; mi ricevis tion de li); [faranto] (letero skribita de li); [aparteno] (rado de aŭto; libro de mia filo)
|
|
nu
|
1* [paŭzo por pens(ig)i]; (nu nu!: trankvilu!)
|
|
krom
|
1* [aparta mencio] ne nur ... sed ankaŭ aliaj (krom pano, ni manĝas (ankaŭ) rizon); ĉiuj aliaj, sed ne ... (krom rizo, ĉiuj grenoj kreskas sur seka tero); krome: aldone, plie; kromnomo: alia nomo ol la oficiala aŭ kutima nomo
|
|
ĉar
|
1* [kialo, kaŭzo, motivo] (ĉar pluvis, ni malsekiĝis)
|
|
ĉio
|
1* ĉiuj aferoj; la tuto
|
|
ĉi
|
1* [proksima] (ĉi tie = tie ĉi; ĉi tiu = tiu ĉi; ĉi-foje;...)
|
|
unu
|
1* 1; dek unu: 11; unuo: kvanto aŭ mezuro uzata por nombri (kg, m,...); unueco: ĉiuj kune en konsento, akordo
|
|
li
|
1* tiu viro; tiu knabo
|
|
ok
|
1* 8; okdek: 80; dek ok: 18
|
|
kvar
|
1* 4; kvardek: 40; dek kvar: 14; kvaronhoro: 15 minutoj
|
|
neniu
|
1* eĉ ne unu el; eĉ ne unu homo, individuo, ekzemplero,...
|
|
hieraŭ
|
1* en/dum la tago antaŭ la nuna tago
|
|
nur
|
1* ne pli ol (nur tiom); nenio/neniu alia ol (nur ŝi; nur tiu; nur tio); ne alimaniere ol (nur tiel); ne en alia tempo ol (nur tiam); ne sen plenumo de kondiĉo (nur se)
|
|
ĉiu
|
1* [sen escepto] (homoj, individuoj, ekzempleroj,...)
|
|
ol
|
1* [komparo: malsama] (pli ol; malpli ol; alia ol)
|
|
oni
|
1* homoj kutime, ĝenerale
|
|
mi
|
1* [la parolanto]
|
|
ke
|
1* (li diris, ke li iris: li diris "mi iris"; ŝi diros, ke ŝi vidas: ŝi diros "mi vidas"; li aŭdis, ke ŝi venos: li aŭdis "ŝi venos"; estas bone, ke li faros; mi vidas, ke pluvis)
|
|
post
|
1* malantaŭ; pli malfrue ol; pli malantaŭe en vico; (mi faros tion poste: ne jam nun, ne tuj); postaĵo: pugo
|
|
ia
|
1* de nedifinita (aŭ ne menciata) speco; iuspeca
|
|
ĉu
|
1* ?; (Ĉu vi legis tion? - Jes./Ne.; Mi ne scias, ĉu mi faros tion.; Ĉu morgaŭ, ĉu postmorgaŭ, tiu letero baldaŭ alvenos.; Ĉu mi ŝatas aŭ ne, tio tamen okazos.)
|
|
ne
|
1* [malkonfirmo] (Ĉu vi venos? Ne, mi ne venos.)
|
|
iu
|
1* nedifinita (aŭ ne menciata) individuo aŭ ekzemplero; unu el multaj
|
|
ĉiam
|
1* en ĉiuj tempoj; en ĉiuj cirkonstancoj
|
|
kiom
|
1* [kvanto?] - (..., kiom...: [<=> samkvante])
|
|
por
|
1* [celo, intenco, destino, uzo, ricevanto, estonta daŭro]; (esti por propono: ne kontraŭ); (por ke: [celo de ago])
|
|
ĉirkaŭ
|
1* je ĉiuj flankoj de...; proksimume
|
|
do
|
1* [konkludo] (pluvis, do ĉio estas malseka)
|
|
baldaŭ
|
1* post mallonga tempo
|
|
sen
|
1* ne havante; ne uzante; ne kun (li iris sen ŝuoj; mi ne bone vidas sen okulvitroj; kafo sen lakto)
|
|
kie
|
1* [loko?] - (..., kie...: [<=> samloke])
|
|
eĉ
|
1* ne nur, sed ankaŭ... [neatendita, nesupozita]
|
|
al
|
1* [-->] [direkto, celo] (li iras al la urbo; ŝi skribis al mi; mi donas tion al vi; kondamni al morto; pordo al koridoro)
|
|
for
|
1* al malproksima loko (iri for aŭ foriri, ĵeti for aŭ forĵeti); ne (plu) ĉi tie (esti for); (fore: malproksime)
|
|
du
|
1* 2; dudek: 20; dek du: 12; duonhoro: 30 minutoj
|
|
morgaŭ
|
1* en/dum la tago post la nuna tago
|
|
se
|
1* [kondiĉo] (se mi havus monon, mi vojaĝus tien)
|
|
en
|
1* ne ekster; tute ĉirkaŭita de; interne de [loko, tempo, cirkonstancoj]
|
|
nenia
|
1* de neniu kvalito; neniuspeca
|
|
ekster
|
1* ne en; ne inter; ekstere: (ofte:) ekster la domo
|
|
ĝi
|
1* tiu objekto, besto, planto, ideo, (infano, kiam la sekso ne gravas)
|
|
kaj
|
1* [a kaj b: a&b, a+b]
|
|
kvin
|
1* 5; kvindek: 50; dek kvin: 15
|
|
tio
|
1* tiu afero
|
|
io
|
1* nedifinita (aŭ ne menciata) afero
|
|
mem
|
1* [akcentas: tiu menciita, ne alia] (mi aŭdis tion de li mem: mi aŭdis tion de li, ne de iu alia; mi mem faris tion: mi ne petis, ke iu alia faru tion, sed mi faris; la vorton mem mi ne konas, sed mi komprenas, kion ĝi signifas); [sen helpo] (faru tion mem!; memlernanto); [per si] (memĉesa moviĝo)
|
|
tie
|
1* en tiu loko
|
|
almenaŭ
|
1* tiom aŭ ne nur tiom, sed pli; ne malpli ol
|
|
pli
|
1* > (7 estas pli ol 6; 8 kaj 9 estas ankoraŭ pli; 3 estas malpli ol 6); pli-malpli: ne precize, proksimume
|
|
naŭ
|
1* 9; naŭdek: 90; dek naŭ: 19
|
|
ha!
|
1* [voko: surprizo] (ha lo!: voko tra telefono)
|
|
kial
|
1* [kaŭzo? bazo? motivo?]; kialo: tio, pro kio
|
|
sub
|
1* malpli alte ol (tuŝante aŭ ne); malpli alte ol la surfaco de (sub akvo, sub tero); dependa de; regata de
|
|
nenio
|
1* neniu afero
|
|
legi
|
2* vidi kaj kompreni vortojn; voĉlegi: legi aŭdeble
|
|
devi
|
2* ne povi ne fari, pro neceseco aŭ forta volo, aŭ pro ordono; devas esti: sendube (aŭ tre probable) estas
|
|
forta
|
2* tre kapabla por puŝi, tiri, levi, rezisti; posedanta siajn ecojn en granda grado
|
|
veni
|
2* movi sin/moviĝi al la loko de la parolanto aŭ al la loko de la alparolato aŭ al interkonsentita loko aŭ al priparolata okazaĵo; (ankaŭ:) (veni al:) atingi; havi rezulton; (veni de:) origini en; esti rezulto de
|
|
iri
|
2* movi sin de loko al loko per piedoj, flugiloj, naĝiloj; funkcii per movo
|
|
okazi
|
2* fariĝi aŭ esti farata; okazaĵo: tio, kio okazas; okazo: apartaj cirkonstancoj aŭ momento, kiam io povas okazi (en tiu okazo ni prefere ne faru tion)
|
|
formo
|
2* videbla, palpebla ekstera aspekto (bela, taŭga, kvadrata, ronda, anguleca,...); formi: doni formon; konsistigi; form(uj)o: en kio io mola ekhavas formon
|
|
grava
|
2* kun granda influo; kun multaj sekvoj; tre atentinda
|
|
ĝoji
|
2* havi tre bonajn sentojn pri io; esti feliĉa pro io
|
|
militi
|
2* per multaj homoj kaj armiloj batali kontraŭ malamika lando (aŭ kontraŭ enlandaj malamikoj)
|
|
lando
|
2* parto de Tero, aparta pro geografio aŭ historio (ne ĉiam =ŝtato aŭ =regno); (eksterlando: aliaj landoj ol la propra) ("ŝtato" kaj "regno" estas politikaj terminoj)
|
|
loĝi
|
2* daŭre restadi (en domo, urbo, lando)
|
|
respondi
|
2* diri (aŭ fari) ion post demando (pri tio, pri kio oni demandis); sendi leteron post ricevo de letero; akordiĝi kun io (esti kvazaŭ la respondo al ĝi)
|
|
lasta
|
2* neniu aŭ nenio estas post tiu; mal-unua
|
|
sekvi
|
2* iri post iu/io; veni post iu/io alia; iri laŭ
|
|
fari
|
2* estigi; okazigi; doni formon; kunmeti el elementoj
|
|
plena
|
2* sen plia spaco neokupita; oni ne povas aldoni pli
|
|
juna
|
2* de malgranda aĝo
|
|
vidi
|
2* rimarki per la okuloj; (figure: kompreni)
|
|
paroli
|
2* diri vortojn kaj frazojn
|
|
kompreni
|
2* havi ĝustan ideon pri la signifo
|
|
demandi
|
2* diri ion al iu por ekscii ion
|
|
helpi
|
2* faciligi ies laboron; kune fari; esti utila por
|
|
levi
|
2* suprenigi; preni de tero kaj teni super tero
|
|
diri
|
2* elbuŝigi vortojn; buŝe sciigi (diri ion al iu)
|
|
alia
|
2* ne tiu; ne sama; (unu al la alia: A al B kaj B al A)
|
|
ŝajni
|
2* eble vere, eble ne vere esti (ŝajnas al mi, ke... = mi pensas, ke estas...) (kio nur ŝajnas esti, do ne estas)
|
|
ruĝa
|
2* kun koloro de sango
|
|
multa
|
2* en granda kvanto; multaj: pli ol 4 aŭ 5; pli ol kutime; multnombro: granda nombro; pluralo
|
|
rapida
|
2* faranta/okazanta en malgranda tempo
|
|
movi
|
2* meti al alia loko; ŝanĝi pozicion de io/iu; agigi
|
|
sendi
|
2* irigi ien (homon, aĵon, mesaĝon, signalon); alpoŝtigi
|
|
havi
|
2* posedi; esti kun; ne esti sen
|
|
flanko
|
2* dekstra aŭ maldekstra, antaŭa aŭ malantaŭa parto, surfaco aŭ rando; korpoparto inter brako kaj kokso
|
|
ricevi
|
2* ekhavi de iu alia (unu donas aŭ sendas, alia ricevas)
|
|
facila
|
2* simple, sen peno, farebla aŭ komprenebla
|
|
infano
|
2* juna homo; ido de homo (aŭ besto); filo aŭ filino
|
|
labori
|
2* faradi (por produkti ion, atingi ion, plenumi taskon,...); perlabori: akiri (monon) per sia laboro
|
|
proksima
|
2* en malgranda distanco; troviĝanta apude
|
|
resti
|
2* ne iri al alia loko; esti ne forigita; ne aliiĝi; esti nefarita, nedirita, nemenciita, nemanĝita, neprenita...; esti ankoraŭ videbla aŭ trovebla poste; resto: tio, kio restas/restis/restos; tio, kio ne estas jam menciita (=la cetero)
|
|
jaro
|
2* 12 monatoj; 365 aŭ 366 tagoj; sunciklo
|
|
tago
|
2* kiam estas lumo de la suno; 24 horoj (=tagnokto)
|
|
longa
|
2* (kun granda) mezuro en unu direkto (de antaŭo ĝis malantaŭo, de komenco ĝis fino) (ankaŭ pri tempo)
|
|
kredi
|
2* pensi, ke io estas vera, ne havante pruvon
|
|
kapo
|
2* korpoparto kun cerbo, buŝo, okuloj, oreloj; (figure: cerbo; estro; komenca aŭ supra parto)
|
|
vorto
|
2* sinsekvaj sonoj (aŭ literoj) kun signifo
|
|
porti
|
2* subteni pezan objekton (por ke ĝi ne malleviĝu); teni kaj movi al alia loko; havi kun si aŭ sur si
|
|
montri
|
2* indiki; vidigi; diri, kie io estas; elmontri: vidigi
|
|
bona
|
2* kun la ĝustaj ecoj; kontentiganta
|
|
bela
|
2* vidinda pro formo, koloroj,...
|
|
koni
|
2* scii, ke oni jam vidis, aŭdis aŭ legis ion; scii, ke oni jam vidis aŭ renkontis iun; memori la signifon aŭ enhavon de io; havi sperton pri io, aŭ pro kontakto kun iu
|
|
mano
|
2* korpoparto (je fino de la brako, kun fingroj), per kiu oni povas ion preni; manilo: malfermilo sur pordo
|
|
meti
|
2* [starigi, kuŝigi, pendigi]; surmeti: (ekz. vestaĵon)
|
|
doni
|
2* havigi; enmanigi (doni ion al iu); mal-preni
|
|
alta
|
2* (kun granda) mezuro vertikale (de malsupro ĝis supro); je granda distanco super la tero (aŭ super io alia); respektinda; povanta ordoni (al iu malpli alta laŭ rango aŭ pozicio)
|
|
esti
|
2* [esti -a; esti -o; esti -e]; identi; ekzisti; troviĝi
|
|
koro
|
2* parto de homa aŭ besta korpo, kiu movas sangon; (figure: fonto de sentoj); (el)kore: amike, sincere
|
|
deziri
|
2* voli havi ion; voli fari ion; voli ĝui ion
|
|
libera
|
2* neligita; memdecida; kiu povas foriri, se li, ŝi aŭ ĝi volas foriri; kiu povas fari, kion li aŭ ŝi volas
|
|
ofta
|
2* okazanta multfoje; en multaj tempoj; ĉiam denove
|
|
lerni
|
2* enmeti ion novan en sian kapon; legi kaj ekzerci por ekscii ion novan; apliki spertojn en sia posta vivo
|
|
mondo
|
2* Tero kun ĉio kaj ĉiuj sur ĝi
|
|
sama
|
2* ne alia; ne alispeca; identa
|
|
preni
|
2* ekteni; ekhavi por si; difini por si; preni kun si: kunporti; preni kiel...: (ankaŭ:) pensi ke estas...
|
|
afero
|
2* aĵo; objekto aŭ agado aŭ ideo aŭ temo
|
|
komenci
|
2* fari/konsistigi la unuan parton; ekfari; komenci -i: (ĵus antaŭe ne -i, sed) nun -i; komenciĝi: (ek)esti en sia unua parto; (ĵus antaŭe ne esti/okazi, sed) nun esti/okazi; komenco: ekfaro; la unua parto; la unua momento
|
|
ĉambro
|
2* parto de domo disigita de aliaj partoj per mur(et)oj; parto de parlamento, kortumo,...
|
|
vojo
|
2* sur kio oni iras/veturas de unu loko al alia
|
|
sinjoro
|
2* (alparola vorto por) viro
|
|
klara
|
2* facile (tra)videbla, komprenebla, distingebla; sen enmiksaĵoj (akvo, vino); sennuba (ĉielo)
|
|
fojo
|
2* unu okazo de faro aŭ fariĝo (io okazas unu fojon aŭ ripete plurajn fojojn); foje: unu fojon; (tre) malofte
|
|
feliĉa
|
2* ĝoje kontenta; ĝoja, ĉar havas ĉion bezonatan
|
|
patro
|
2* naskiginto (en rilato al la naskigita infano) (patrino: naskintino (en rilato al la naskita infano))
|
|
tuta
|
2* ĉiuj partoj; ne rompita; plen-ampleksa
|
|
stari
|
2* esti en vertikala pozicio; ne iri; ne sidi, ne kuŝi
|
|
ridi
|
2* per buŝo kaj sono (ne vortoj) montri ĝojon,...; rideti: per buŝo sen sono montri ĝojon, kontentecon,...
|
|
nova
|
2* ne jam ekzistanta; ne antaŭe ekzistinta; ne jam okazanta; ne antaŭe okazinta; ne antaŭe vidita, aŭdita,...
|
|
teni
|
2* havi (en mano aŭ proksime); ne fordoni; fari tiel, ke io/iu ne povas (de)fali, foriri, forflugi,...; restigi; (teni sian vorton: fari tion, kion oni promesis)
|
|
granda
|
2* pli multe ol ordinare (laŭ mezuro, kvanto, grado,...); (kun granda) mezuro en ĉiuj direktoj (longo, alto, larĝo); ampleksa; kun multaj anoj (popolo, asocio,...)
|
|
fini
|
2* igi kompleta; baldaŭ ne plu fari; fari/konsistigi la lastan parton; ĉesigi; finiĝi: esti en sia lasta parto; ĉesi; fino: lasta parto aŭ momento; ĉes(ig)o; fin(aĵ)o: ekstremaĵo
|
|
veturi
|
2* iri per veturilo (aŭto, biciklo, ŝipo...)
|
|
nomo
|
2* vorto per kiu oni povas voki iun; vorto per kiu oni indikas objekton aŭ estaĵon; interkonsentita aŭ kutime uzata vorto por io ("ni nomu tion ...", "oni nomas tion ..."); (nome: jen mi nomos, indikos tion, kion mi celas)
|
|
loko
|
2* tie, kie io/iu estas; spaco por io; urbo aŭ vilaĝo; loki (ion ie): meti en lokon; loka: en/pri/... (unu) certa loko
|
|
povi
|
2* esti kapabla fari; havi eblecon fari
|
|
homo
|
2* (Homo sapiens); viro aŭ virino aŭ knabo aŭ knabino; la homaro: ĉiuj homoj sur Tero
|
|
sidi
|
2* esti en iu loko sur io, sed ne stari, kuŝi aŭ pendi
|
|
scii
|
2* havi informon, ideon en kapo; sciigi: informi
|
|
tero
|
2* tio, sur kio estas homoj, bestoj, domoj...; tio, en kio kreskas plantoj; Tero: la nomo de nia planedo
|
|
morti
|
2* senviviĝi
|
|
viro
|
2* homo (aŭ besto) kiu ne povas naski, sed kiu necesas por generi (naskigi) idon
|
|
vivi
|
2* esti inter naskiĝo kaj morto, kun agoj kaj spertoj inter tiuj; povi movi sin, nutri sin, reprodukti sin (ŝtono aŭ metalo ne vivas); travivi (ion): sperti, senti dum sia vivo
|
|
kelka
|
2* iom da, malmulte da; kelkaj: 2, 3, 4
|
|
riĉa
|
2* kun multe da mono, havaĵoj; kun multe da valora enhavo (ekzemple: libro riĉa je bildoj)
|
|
skribi
|
2* meti vortojn kaj frazojn sur (ekzemple) paperon; skribo: la literoj kaj la aspekto (latina, araba, kursiva skribo; bela manskribo;...); skribaĵo: teksto
|
|
tempo
|
2* tio, kion oni mezuras per horoj, tagoj, jaroj
|
|
ami
|
2* tre ŝati; havi plej korajn sentojn por iu/io
|
|
peti
|
2* diri, ke oni deziras ekhavi aĵon aŭ servon; diri, ke oni deziras, ke iu faru ion; diri "bonvolu ...i"
|
|
amiko
|
2* ŝatata, kara homo
|
|
kampo
|
2* tereno sen arbaro; (ĉirkaŭlimita) tero por kreskigo de plantoj; limoj, inter kiuj iu agas aŭ inter kiuj efikas ago (kampo de esplorado; magneta kampo; kampo de influo); kamp(ad)i: dormi ekster domo en kamparo (en tendo)
|
|
voli
|
2* (forte) deziri fari ion aŭ ke io estu farata
|
|
nacio
|
2* (iel oficiale organizita) popolo; homoj kiuj sentas sin samaj, ofte kun la sama lingvo kaj kulturo, ofte en la sama lando; (foje:) ŝtato (ekzemple en: Unuiĝintaj Nacioj)
|
|
intereso
|
3* eblo aŭ deziro akiri utilon, profiton aŭ konon el io; graveco (por iu)
|
|
valoro
|
3* graveco; dezirindeco; grandeco de kosto; ŝatateco; utileco; valori: havi (grandan, iun) valoron; havi meriton
|
|
muro
|
3* fortika limaĵo inter spacoj (inter ĉambroj aŭ inter domo kaj ekstero); masonita vertikala surfaco
|
|
manki
|
3* ne esti (kie tio/tiu devus esti); (mankas io al ĝi: ĝi ne estas kompleta; ĝi ne bone funkcias); (ĝi mankas al mi: mi ne havas ĝin, kaj tion mi bedaŭras (ĉar mi bezonas ĝin, aŭ ĉar mi ŝatas ĝin))
|
|
popolo
|
3* nacio; homoj kiuj sentas sin samaj, ofte kun la sama lingvo, ne ĉiam loĝantaj en la sama lando; tiuj homoj de iu lando, kiuj ne estas regantoj, sed regatoj; (insektoj:) kunvivanta aro kun unu ovo-meta individuo (la "reĝino")
|
|
dekstra
|
3* (ĉe homo:) ne je la flanko de la koro (Esperanton oni skribas de maldekstre dekstren)
|
|
sola
|
3* sen aliaj; sen akompano; ununura
|
|
aĉeti
|
3* havigi al si per mono; subaĉeti: korupti
|
|
nigra
|
3* senkolora, tute malhela; kun koloro de loko senluma
|
|
vespero
|
3* komenco de nokto post tago; mallumiĝo
|
|
rajto
|
3* tio, kion neniu povas malpermesi; rajti: havi rajton (pri io, por fari ion); havi (jure validan) permeson; rajtigi: doni rajton; (jure valide) permesi
|
|
manĝi
|
3* enbuŝigi (enstomakigi) por vivi
|
|
necesa
|
3* ne malhavebla por fari ion; bezonata
|
|
buŝo
|
3* parto de la kapo per kiu oni manĝas kaj parolas
|
|
vesto
|
3* io por meti sur la korpon por (parte) kovri ĝin; vesti sin: kovri sian korpon per vesto (taŭga por la okazo)
|
|
frua
|
3* antaŭ la kutima aŭ fiksita tempo; je la komenco
|
|
prezenti
|
3* montri, kiu estas iu aŭ kio estas io; vidigi aŭ aŭdigi (teatraĵon, spektaklon,...)
|
|
senti
|
3* ekhavi per la fingroj, per la haŭto aŭ interne en la korpo impreson doloran aŭ plezuran; ekhavi impreson agrablan aŭ malagrablan; ekhavi impreson ne racie klarigeblan; sin senti ...: laŭ propra konscio esti ...
|
|
kosti
|
3* kiom da mono necesas por fari aŭ ekhavi (aĉeti, produkti, venigi) ion; kiom da peno necesas por atingi ion
|
|
permesi
|
3* diri, ke estas bone, ke iu faros ion; diri: "mi ne kontraŭas, ke vi faru tion"
|
|
bildo
|
3* videblaĵo (vera aŭ desegnita, pentrita, fotita, projekciita); kvazaŭ-videblaĵo nur en pensoj
|
|
domo
|
3* konstruaĵo; loĝejo (kun propraj eksteraj muroj)
|
|
rigardi
|
3* provi vidi; uzi la okulojn
|
|
certa
|
3* [sen dubo]; difinita; bone konata (almenaŭ por la parolanto); esti certa pri.../ke...: ne dubi pri.../ke...
|
|
dormi
|
3* ne agadi, esti neaktiva (dum nokto); kuŝi senage kun fermitaj okuloj
|
|
aŭdi
|
3* rimarki per la oreloj; (figure: ekscii)
|
|
trankvila
|
3* sen timo; sen grandaj movoj; ne rapidanta
|
|
halti
|
3* ĉesi moviĝi, iri, agi; interrompi sian iradon aŭ veturadon; (provizore) ne plu iri aŭ veturi; haltejo: loko, kie kutime haltas trajno, tramo, aŭtobuso,...
|
|
vizaĝo
|
3* antaŭa parto de kapo, kun buŝo, nazo, okuloj
|
|
turni
|
3* meti antaŭon malantaŭen aŭ supron malsupren (tiel, turnita "b" estas "d" aŭ "p"); movi ĉirkaŭ (imagita) akso (tiel, turnita "^" povas esti ">"); ŝanĝi la direkton
|
|
interesi
|
3* veki scivolon (ĉu en la afero estas ia utilo, profito, kono aŭ scio (por iu)); interesiĝi: esti scivola (ĉu la afero povas prezenti iel utilon,...); interesa: kio eble povas prezenti ian utilon, profiton, konon aŭ scion (por iu); scivolo-veka
|
|
frato
|
3* vira ido de la samaj gepatroj (rilate al alia ido)
|
|
flugi
|
3* sin movi en aero, kiel birdo aŭ insekto; moviĝi en aero per aparato (aviadilo, balono, helikoptero,...)
|
|
lito
|
3* meblo por kuŝi (kaj dormi)
|
|
konsili
|
3* diri: "pli bone faru tiel..."
|
|
uzi
|
3* fari ion per; preni kiel ilon aŭ rimedon
|
|
ĉevalo
|
3* besto kvarpieda por rajdi aŭ tiri (Equus) (henas: "hi-hi")
|
|
miri
|
3* esti surprizita (ĉar io okazis, pri kio oni pensis, ke ĝi ne okazos aŭ ne povas okazi)
|
|
ĵeti
|
3* per forto (tra aero) meti ien
|
|
birdo
|
3* besto dukrura kun flugiloj, kun plumoj, ovo-naska (Aves) [anaso, korvo, hirundo, aglo, struto,...]
|
|
vojaĝi
|
3* iri aŭ veturi al malproksima loko, aŭ de loko al loko (al loko...) (dum pluraj tagoj)
|
|
fingro
|
3* movebla elstara parto de mano aŭ piedo
|
|
blanka
|
3* senkolora, tute hela; kun koloro de neĝo, kreto; (paperfolio, ĉeko:) sen skribita teksto
|
|
lumi
|
3* esti tre hela, brila; (suno lumas, kaj lumigas Teron; luno lumas, kaj lumigas Teron; lampo lumas kaj lumigas)
|
|
fali
|
3* rapide moviĝi de supre malsupren; renversiĝi
|
|
lingvo
|
3* ĉio, kion homoj diras (malsama en malsamaj lokoj); skribaĵoj kaj paroloj, per kiuj homoj komprenas unu la alian; nacilingva: ne en Esperanto
|
|
renkonti
|
3* vidi alian homon kaj iri al li aŭ ŝi; vidi aŭ sperti (ion) survoje, dum legado,...; renkontiĝi: renkonti unu la alian; kunveni
|
|
letero
|
3* frazoj sur papero por sendi al iu (en koverto)
|
|
ĉielo
|
3* tio super ni (ekster domo), kie estas nuboj aŭ ne; (religio:) loko, kie loĝas la dio(j), paradizo
|
|
piedo
|
3* la parto de la korpo, je fino de la kruro, sur kiu homo aŭ besto iras; simila parto, sur kiu staras objekto
|
|
edzo
|
3* viro ligita al virino (iuloke: al vir(in)o(j)) por vivi kune, per ceremonio (geedziĝo, nupto), kontrakto aŭ fakto
|
|
bruli
|
3* esti konsumata de fajro (fajro bruligas ĝin); bruligi: (ankaŭ:) vundi per varmego; brulo: (ankaŭ:) akra jukado
|
|
naski
|
3* ekhavi idon; eligi idon el sia korpo
|
|
soni
|
3* fari tiel, ke oni povas rimarki per oreloj
|
|
pasi
|
3* ne resti; ne halti; preteriri sen halto; trairi sen halto; iom post iom malaperi aŭ ne plu okazi (la semajno pasis sen gravaj okazaĵoj; la pluvo pasis); pasigi: irigi de loko al loko sen halto; igi (tempon) pasi, farante ion (kie vi pasigis vian libertempon?)
|
|
tablo
|
3* meblo por manĝi aŭ labori, kun horizontala supra surfaco (manĝo-, vendo-, tualeto-, (oficeja) skribotablo)
|
|
bati
|
3* doni forta(j)n frapo(j)n
|
|
koloro
|
3* [ruĝa, blua, verda, flava,...]
|
|
paco
|
3* sen milito; sen bataloj; sen kvereloj
|
|
arbo
|
3* alta planto kun ligna trunko kaj multaj branĉoj [kverko, abio, betulo, fago, tamarindo,...]
|
|
trinki
|
3* enbuŝigi likvon (akvon, lakton, kafon,...)
|
|
korto
|
3* terpeco inter aŭ apud domoj; ne-kampa parto de bieno, biendom(ar)o; kortego: domo de reĝo, reganto,..., kun funkciuloj
|
|
punkto
|
3* tre malgranda loko (en spaco aŭ tempo); aparta (malgranda) parto de teksto aŭ argumentado; la signo "."
|
|
provi
|
3* fari por vidi, ĉu oni povas fari (aŭ ĉu funkcias)
|
|
krii
|
3* tre forte, tre laŭte, tre akre diri aŭ voki
|
|
familio
|
3* patro, patrino kaj infanoj, kune (kun aŭ sen aliaj parencoj loĝantaj kun ili); parencaro
|
|
kanti
|
3* muzike paroli; kanto: vortoj kaj melodio kantataj
|
|
premi
|
3* meti manon (aŭ ion alian) sur ion kaj uzi forton (puŝi); uzi forton por malgrandigi ion
|
|
akvo
|
3* tio, en kio naĝas fiŝoj; la plej ofta likvo sur Tero (H2O); loko kie estas multe da H2O kune
|
|
parto
|
3* ne la tuto, sed ligita (nun aŭ iam) al la tuto
|
|
fenestro
|
3* truo en muro (kun vitro) por tralasi lumon aŭ por trarigardi; fako sur komputila ekrano
|
|
regi
|
3* igi homojn (aŭ aĵon) fari tion, kion oni volas; estri ĉiujn aliajn; regilo: ilo por regi aparaton
|
|
okupi
|
3* eniri aŭ eksidi kaj ne foriri; preni por sia uzo; plenigi kapon kaj ne foriri el la kapo; plene altiri ies atenton; (okupiĝi pri io: dediĉi sian atenton al io; esti faranta ion; esti pensanta pri io); okupo: kio okupas iun
|
|
propra
|
3* de tiu/tio mem, ne de iu/io alia
|
|
dolĉa
|
3* kun gusto kiel de sukero, mielo,...; aminda
|
|
okulo
|
3* parto de la korpo, per kiu oni vidas (en kapo)
|
|
bezoni
|
3* ne povi esti aŭ fari sen
|
|
frukto
|
3* parto de planto, kiu enhavas semojn [citrono, pomo, banano, oranĝo, vinbero,...]
|
|
tiri
|
3* uzante forton, movi al si (aŭ kun si); fari, ke io sekvas: ĉevalo tiras ĉaron; retiriĝi: cedi, reiri
|
|
danki
|
3* diri al iu, ke oni estas kontenta pri ties faro
|
|
monto
|
3* tera altaĵo (centojn aŭ milojn da metroj alta)
|
|
pura
|
3* tio kaj nenio alia; senmakula; lavita, balaita
|
|
urbo
|
3* loko kun multaj (pli ol kelkmil) domoj kaj multaj homoj; urbego: kun milionoj da loĝantoj
|
|
kuraĝa
|
3* ne timanta; sentanta sin tre forta por fari ion
|
|
atendi
|
3* resti ĝis alveno de iu/io; resti ĝis io okazos; firme pensi, ke io okazos; ne jam fari ion (ĝis...)
|
|
ŝanĝi
|
3* aliigi; malsamigi; preni aŭ doni alian anstataŭe
|
|
kreski
|
3* pligrandiĝi (iom post iom)
|
|
rakonti
|
3* paroli pri okazaĵo vera aŭ imagita
|
|
simpla
|
3* sen komplikaĵoj; facile solvebla; unu-parta
|
|
fermi
|
3* igi ne en- aŭ elirebla (pordon, ĉambron, sakon,...); forigi interspacon (fermi kurtenon, rondon, zonon, cirkviton, libron,...); ĉesigi, fini (diskuton, kunvenon,...)
|
|
kuri
|
3* tre rapide iri; seninterrompe flui
|
|
peco
|
3* parto el tuto, ne (plu) ligita al la tuto; rompaĵo; ero; unu el multaj samaj aŭ similaj
|
|
suno
|
3* nia stelo, ĉirkaŭ kiu rondiras Tero
|
|
perdi
|
3* ekmalhavi; ekhavi malprofiton, malavantaĝon
|
|
memori
|
3* teni en kapo; ankoraŭ scii poste
|
|
mono
|
3* per kio oni pagas [dolaroj, eŭroj, dinaroj, rupioj, enoj,...]; monbileto: papera mono; monero: metala mono
|
|
filo
|
3* vira ido (rilate al liaj gepatroj)
|
|
pensi
|
3* havi ideojn en la kapo; labori per kapo
|
|
persono
|
3* homo, konebla laŭ nomo aŭ funkcio; homo kun siaj propraj ecoj; (gramatiko:) parolanto ("unua persono"), alparolato ("dua persono") aŭ priparolato ("tria persono"); personeco: la propraj (ne-korpaj) ecoj (karaktero, konduto,...) de iu homo, kiel tuto
|
|
maro
|
3* tre granda (sala) akvo
|
|
vento
|
3* moviĝo de aero
|
|
mateno
|
3* komenco de tago post nokto; lumiĝo
|
|
fraŭlo
|
3* viro ne (jam) edziĝinta
|
|
varma
|
3* kun relative alta temperaturo; (fajro: varmega)
|
|
pordo
|
3* malfermaĵo, per kiu oni eniras kaj eliras domon aŭ ĉambron (fermebla); tio, kio fermas la eniran (kaj eliran) malfermaĵon de domo aŭ ĉambro
|
|
libro
|
3* frazoj sur papero: multaj paĝoj kune (binditaj)
|
|
vera
|
3* tiel, kiel estas; tia, kia estas; malfalsa; ne mensogita
|
|
haro
|
3* fadenforma kreskaĵo sur la haŭto de homo aŭ de iuj bestoj (ĉe homoj multaj haroj kreskas sur la kapo, tial pri homoj "hararo" kutime signifas "ĉiuj kapharoj kune")
|
|
rimedo
|
3* ilo por fari ion; io bezonata por fari ion
|
|
knabo
|
3* juna viro
|
|
lasi
|
3* ne ŝanĝi; ne forpreni; restigi; ne ĝeni; ne malhelpi; ne malpermesi; forlasi: foriri kaj restigi
|
|
postuli
|
3* firme diri: "mi volas havi tion!" aŭ "faru tion!"; fari aŭ kaŭzi, ke io estas nemalhavebla; necesigi
|
|
serĉi
|
3* iri kaj rigardi (ĉie) por trovi
|
|
arto
|
3* difinita maniero por fari ion (belan); maniero por lerte fari ion; la farado de io pro ĝia beleco (=belarto); (artefarita: farita de homo aŭ maŝino, ne natura)
|
|
rimarki
|
3* ekkonscii (ke io okazas, ke io estas ia,...)
|
|
timi
|
3* pensi, ke malbono povos okazi; malkuraĝi
|
|
horo
|
3* 60 minutoj [mezuro por tempo]; (la horo: la (nuna) punkto en tempo: kioma horo estas? la dua kaj duono)
|
|
semajno
|
3* 7 tagoj
|
|
afabla
|
3* kun agrablaj, plaĉaj vortoj kaj agoj; amika; helpema
|
|
konstrui
|
3* kunmeti el diversaj materialoj, ekzemple domon, ponton,... (ankaŭ: vorton, frazon, argumentojn,...)
|
|
hejmo
|
3* la propra aŭ familia loĝejo; famili(ec)a restadejo
|
|
pagi
|
3* doni monon (por ricevi ion (objekton, servon,...) aŭ pro devo); enpagi (al konto/kaso); elpagi (de konto/kaso)
|
|
ordo
|
4* kiam io estas aranĝita en regula, ne hazarda maniero; ---::---::---::--- estas ordo, -:---::-:--:::-- ne estas ordo; ordigi: fari ordon; aranĝi laŭ iu ordo
|
|
papero
|
4* materialo, sur kiu oni skribas leterojn kaj presas librojn aŭ gazetojn; folio el tiu materialo; dokumento
|
|
dubi
|
4* ne esti certa; ne scii, ĉu io estas vera aŭ nevera, bona aŭ malbona; ne esti certa, ĉu io okazos aŭ ne
|
|
aperi
|
4* ekvidiĝi; ekesti; montri sin; esti publikigita
|
|
fiŝo
|
4* besto kun skvama haŭto kaj naĝiloj, vivanta en akvo, movanta sin naĝante (Pisces) [karpo, haringo, ezoko,...]; fiŝ(kapt)i: (provi) kapti fiŝojn
|
|
ligi
|
4* igi kunaj; maldisigi; fiksi per ŝnuro
|
|
mezo
|
4* en "abcde" c estas en la mezo; en "O", la mezo estas malplena; (meza: en la mezo; ne ekstrema)
|
|
daŭro
|
4* kvanto da tempo, dum kiu io okazas
|
|
angulo
|
4* spaco inter du sin tuŝantaj linioj aŭ muroj (>, <)
|
|
fero
|
4* plej uzata metalo (Fe)
|
|
kovri
|
4* igi nevidebla (aŭ fermi), surmetante ion; malkovri: (ankaŭ:) ekvidi, ekrimarki (aŭ montri) ion nekonatan
|
|
historio
|
4* (rakontoj pri) tio, kio okazis
|
|
diversa
|
4* kun malsamaj ecoj
|
|
rondo
|
4* io simila al la litero "O" (kun aŭ sen truo en la mezo); kiam ĉiuj homoj (aŭ aĵoj) estas simile malproksimaj de iu centro (meza punkto); grupo, en kiu neniu estas la unua (plej grava) aŭ la lasta (plej malgrava); ronda: kun formo de (parto de) rondo, cirklo, disko, globo, sfero, cilindro
|
|
ekzemplo
|
4* io, kion oni imitu; unu el similaj (se oni vidas ĝin, oni povas imagi la aliajn)
|
|
agrabla
|
4* tiel, ke estas bona sento
|
|
seĝo
|
4* meblo por sidi (por unu homo) (en formo de la litero "h"); (ankaŭ: seĝo en parlamento); brakseĝo: fotelo
|
|
ligno
|
4* tio, el kio konsistas arbo-trunkoj; tia materialo
|
|
kapti
|
4* ekpreni, tiel, ke la kaptaĵo aŭ kaptito ne plu povas foriri; (figure: kapti la atenton, la signifon)
|
|
rozo
|
4* floro kvinparta, ofte ruĝa laŭ koloro (koloro "roza": hele ruĝa, pale ruĝa), de ofte dorna arbusto (Rosa)
|
|
printempo
|
4* parto de jaro inter vintro kaj somero, kiam plivarmiĝas
|
|
speco
|
4* aro kun certaj ecoj, aliaj ol la ecoj de similaj aferoj
|
|
celo
|
4* tio, kion oni volas, ke okazu; tio, al kio oni volas veni; tio, kion oni volas atingi; celi: voli atingi; voli komprenigi ("kion vi celas?")
|
|
direkto
|
4* tien, kien iu/io iras; vojo irota [norden, dekstren, rekte antaŭen,...]; direkti: turni kaj/aŭ irigi al iu direkto aŭ celo (ankaŭ: orkestron, entreprenon,...); stiri
|
|
esperi
|
4* pensi, ke estus bone, se iu okazus; kun antaŭĝojo atendi, ke io okazos; espereble: (ofte:) ni esperu, ke...
|
|
forgesi
|
4* ne memori; perdi el memoro; ne pripensi
|
|
vendi
|
4* doni kontraŭ mono; proponi kontraŭ mono
|
|
momento
|
4* tempo-punkto; malpli ol sekundo
|
|
zorgi
|
4* fari ĉion, por ke iu sentu sin bone, aŭ por ke io okazu bone; pensi pri tio, kion oni devas fari, por ke...; pensi pri tio, kio povus okazi, se...
|
|
fajro
|
4* brulado kun flamoj (iuj el la aĵoj mem ekbrulis)
|
|
konsenti
|
4* diri: "jes, tiel estas" aŭ "jes, tiel okazu"; havi la samajn pensojn aŭ la saman preferon
|
|
kutimo
|
4* tio, kion oni faris, faras kaj faros same (sen devo por fari same); kutima: laŭ kutimo; en plej multaj okazoj
|
|
nombro
|
4* [2 17 391 1000 2,75 1/7 ...]; nombri: mezuri kvanton, montrante ĉiun aĵon aparte kaj dirante: "1, 2, 3,..."; vicnombro: la nombro laŭ loko en vico,...: 1a=unua, 2a=dua,...
|
|
rivero
|
4* granda natura akvo-fluo
|
|
akcepti
|
4* ne kontraŭi; ne rifuzi; (ankaŭ: gastigi)
|
|
neĝo
|
4* flokoj (plataj pecetoj) el frostiĝinta akvo kiuj falas el ĉielo; neĝas: falas neĝo (el ĉielo)
|
|
vintro
|
4* parto de la jaro inter aŭtuno kaj printempo, kiam estas malvarme
|
|
nazo
|
4* parto de la korpo, per kiu oni flaras (rimarkas odoron)
|
|
komuna
|
4* de pluraj homoj (aŭ bestoj aŭ aĵoj) kune
|
|
dika
|
4* (kun pli granda ol kutime) mezuro en neĉefa direkto (arbo dika aŭ maldika, dum la alto estas sama)
|
|
ideo
|
4* penso; io en kapo; unua penso pri io farota
|
|
paŝi
|
4* piede iri; meti unu piedon antaŭ la alian; paŝo: unu tia pied-meto; distanco de unu paŝo
|
|
monato
|
4* 30, 31, 28 aŭ 29 tagoj; 12-ono de jaro; unu lunciklo
|
|
vitro
|
4* malmola, rompebla, travidebla materialo, farita el sablo; okulvitroj: lensoj en muntaĵo por pli bone vidi
|
|
justa
|
4* faranta egale bone al ĉiuj homoj
|
|
frapi
|
4* (subite) forte tuŝi per mano aŭ io alia
|
|
tranĉi
|
4* per akra ilo (tranĉilo) disigi
|
|
opinii
|
4* pensi ion pri io aŭ iu; pensi pri io, kia ĝi estas
|
|
vetero
|
4* [pluvo, vento, neĝo, (mal)varmo, (mal)seko,... - kombino el tiuj]
|
|
onklo
|
4* frato de patr(in)o; edzo de fratino de patr(in)o
|
|
glaso
|
4* vitra trinkujo (vinglaso, akvoglaso,...)
|
|
strato
|
4* (parto de) vojo, kie veturas veturiloj
|
|
erari
|
4* fari neĝuste; fari malbone (dum oni ne volas fari malbone); misjuĝi; vojerari: iri laŭ neĝusta vojo
|
|
linio
|
4* seninterrompa ligo inter du punktoj (en "B" estas unu rekta linio kaj du kurbaj linioj; "O" estas unu kurba linio); _____________; unu vortovico en libro; regula servo de aŭtobuso, tramo, trajno aŭ ŝipo inter du lokoj
|
|
aŭtuno
|
4* parto de jaro inter somero kaj vintro, kiam malplivarmiĝas
|
|
kuŝi
|
4* esti en horizontala pozicio (ne stari, ne sidi, ne pendi, ne iri); troviĝi senmove
|
|
pano
|
4* manĝaĵo bakita el knedita fermentinta pasto
|
|
pluvo
|
4* akvo falanta el nubo; pluvas: falas pluvo (el ĉielo)
|
|
kolekto
|
4* multaj samaj aŭ similaj aĵoj kune metitaj; kolekti: kunigi en kolekton; kunvenigi; kolektiĝi: kuniĝi; kunveni
|
|
floro
|
4* parto de planto, ofte kolora, en kiu estas ĝiaj generiloj; flori: disvolvi florojn; prosperi
|
|
nul
|
4* 0; nuligi: senvalidigi; malanonci
|
|
nokto
|
4* kiam ne estas lumo de la suno; inter vespero kaj mateno
|
|
kontenta
|
4* pensanta, ke ĉio estas bona, ke ĉio okazis bone, ke oni havas ĉion, kion oni bezonas
|
|
ludi
|
4* fari ion ne pro utilo, sed nur por plezuro aŭ lertiĝo; sonigi muzikilon; prezenti rolon (en teatraĵo)
|
|
komerci
|
4* aĉeti kaj vendi (por havi profiton)
|
|
kuiri
|
4* fari manĝon (en bolanta akvo)
|
|
sana
|
4* kun bone funkcianta korpo (kaj menso)
|
|
saluti
|
4* diri aŭ signi "bonan tagon!" aŭ "ĝis revido!"
|
|
kolo
|
4* parto de la korpo, inter la kapo kaj la cetero de la korpo; simila parto de objekto (ekz. de botelo)
|
|
marko
|
4* rekonilo; komerca nomo; papereto aŭ stampo kun ia valoro; nomo de mono en iuj landoj; poŝtmarko: surmetaĵo por pagi sendadon de letero; marki: meti markon (signon)
|
|
korpo
|
4* la materia, fizika parto de homo aŭ besto (kun la kapo aŭ sen la kapo); la ĉefa parto de aĵo; tuta aĵo; (fiziko:) ĉia kunaĵo materia, kiu havas proprajn dimensiojn, pezon,...
|
|
preta
|
4* [laboro finita]; finfarita (ĝi estas preta); (do:) tuj uzebla/disponebla; finfarinta (li/ŝi estas preta); (do:) povanta tuj komenci fari ion (alian) (Ĉu preta(j)? Ek!)
|
|
gaja
|
4* ridema, senzorga
|
|
aero
|
4* la gasoj ĉirkaŭ ĉio en la tuta mondo; la gasoj, kiujn ni spiras por vivi; tio, en kio flugas birdoj, insektoj
|
|
gazeto
|
4* papero kun multaj skribaĵoj (novaĵoj, artikoloj), aperanta regule (unu fojon en tago, unu fojon en semajno,...)
|
|
plumo
|
4* tio, kio kovras la haŭton de birdo (birdoj havas ne harojn, sed plumojn); skribilo (por skribi per inko); pluma: (ankaŭ:) kvazaŭ aro (tufo) da plumoj
|
|
sata
|
4* sufiĉe manĝinta; plene kontentigita
|
|
tuŝi
|
4* (homoj:) meti fingro(j)n (aŭ alian korpoparton) sur ion; (aĵoj:) tiel, ke en iu loko ne estas spaco inter du aĵoj; netuŝebla: kion oni ne povas aŭ ne rajtas tuŝi (aŭ ŝanĝi)
|
|
plori
|
4* malĝoji (aŭ ĝoji) tiel, ke larmoj (akvo) fluas el la okuloj
|
|
nubo
|
4* amaso da densa vaporo en aero, kaŝanta (parte) la ĉielon; tio el kio falas pluvo
|
|
brui
|
4* fari neklarajn (malagrablajn) sonojn
|
|
konduki
|
4* montri vojon kunirante; kunirigi; veturigi
|
|
servi
|
4* labori por plenumi la dezirojn de iu alia (servi al mastro (dunginto); servi al klientoj; servi al la publiko)
|
|
avo
|
4* patro de patr(in)o
|
|
vilaĝo
|
4* ne tre multaj (kelkdek, kelkcent, kelkmil) domoj kune, ofte kun kampoj inter la domoj
|
|
ŝipo
|
4* (granda) akvo-veturilo; ŝipi: veturi per ŝipo
|
|
fremda
|
4* nekonata; de alia loko; nepropra
|
|
ligo
|
4* kuneco; kunaĵo; tio, kio kunigas
|
|
naturo
|
4* ĉio, kio kreskas mem (ne kreskigata de homoj); ĉio, kio estas ne farita de homoj aŭ maŝinoj; la naturaj ecoj de iu/io
|
|
somero
|
4* parto de jaro inter printempo kaj aŭtuno, kiam estas varme
|
|
aŭskulti
|
4* provi aŭdi; uzi la orelojn; atenti ies paroladon
|
|
ĉapelo
|
4* kapvesto (el pli-malpli malmola materialo, ofte kun elstara rando); (ankaŭ la signo "^" de iuj literoj en Esperanto)
|
|
sufiĉa
|
4* tiom, kiom necesas; tiom, ke ne necesas pli; ne tro kaj ne maltro; (sufiĉe ...a: ne malmulte ...a; ne mal...a)
|
|
profunda
|
4* (kun granda) mezuro inter la malferma parto kaj la fundo (profunda rivero, puto, fosaĵo, groto - ankaŭ: profundaj pensoj)
|
|
minuto
|
4* 60 sekundoj; 60-ono de horo [mezuro por tempo]
|
|
besto
|
4* vivanta estaĵo povanta movi sin de unu loko al alia (ne homo, ne planto); (homoj kaj bestoj estas animaloj)
|
|
rompi
|
4* dispecigi; per (iom da) forto igi ion esti ne tuta aŭ ne ligita
|
|
prava
|
4* diranta tion, kio estas vera, ĝusta
|
|
mezuri
|
4* kompari nekonatan grandon kun konata grando; rigardi, kiom da centimetroj io estas longa, larĝa aŭ alta; kiom da litroj estas; kiom da minutoj estas...; mezuro: grando laŭ kiu oni mezuras; grando difinita per mezurado; (muziko:) unu el egalaj dividaĵoj
|
|
hundo
|
4* kvarpieda besto ĉe homoj (Canis familiaris) (bojas: "boj-boj", "vaŭ-vaŭ" aŭ "ef-ef")
|
|
plendi
|
4* montri nekontentecon; diri: "tio ne estas bona", "tiel oni ne faru", "mi ne ricevis tion, kion mi volis",...
|
|
koleri
|
4* emociiĝi pro malkontento; emocie vidigi kaj aŭdigi sian fortan malkontenton
|
|
bordo
|
4* parto de tero tuŝanta akvon; tero ĉe akvo
|
|
brili
|
4* radii aŭ reflekti lumradiojn (brilas suno, oro,...)
|
|
laca
|
4* sen forto post laboro; ripozema; dormema
|
|
suferi
|
4* senti (tre) malbone pro io, kio okazas, aŭ pro io, kion faras iu alia; esti tiu, al kiu okazas io malbona
|
|
precipa
|
4* ĉefa; plej grava; unuavice pripensinda
|
|
planko
|
4* malsupra ebeno de ĉambro; tio, sur kio oni iras en domo
|
|
plezuro
|
4* agrabla, ĝoja, gaja sento; plezuri: senti, havi plezuron; plezurigi: havigi plezuron
|
|
aparta
|
4* ne kuna; dis(igit)a de; speciala
|
|
gajni
|
4* ricevi, ĉar oni ion bone faris; esti la plej kapabla, lerta aŭ bonŝanca en konkurso (kaj do gajni premion)
|
|
kaŝi
|
4* meti ion ien, tiel, ke oni ne vidas ĝin; ne priparoli; ne sciigi; teni sekrete; malkaŝi: montri/diri ion kaŝitan
|
|
salti
|
4* (homo aŭ besto:) (ek)movi sin tiel, ke neniu piedo tuŝas ion (surloke aŭ de unu loko al alia); (aĵo:) moviĝi de unu loko al alia loko, ne tuŝante la lokojn inter tiuj
|
|
dio
|
4* plej supera, supernatura estulo aŭ estaĵo (nehoma)
|
|
orelo
|
4* parto de la korpo, per kiu oni aŭdas (rimarkas sonojn); orelkonko: la ekstera parto de la orelo
|
|
pardoni
|
4* diri: "ne estis bone, ke vi faris tion, sed nun estas bone inter ni"; ne puni ion punindan
|
|
lakto
|
4* likvo el mamo de homo aŭ besto (ekzemple: bovino, ŝafo), kiun trinkas tre juna ido; simila suko el planto
|
|
kalkuli
|
4* labori kun nombroj: 7+5=12 8x7=56 312/3=104; (kalkuli pri io/iu: firme fidi (ke 2+2 estos 4))
|
|
doloro
|
4* tre malbona (korpa) sento (kiam oni forte falas, tranĉas sin,...); dolori: (interne) sentigi doloron (post tiu falo, lia genuo doloras); dolorigi: (de ekstere) kaŭzi, ke io doloras (dolorigi per frapo)
|
|
ŝtono
|
4* malmola natura aĵo; malgranda peco de roko
|
|
elekti
|
4* preni aŭ tion aŭ tion alian; fari tion aŭ tion alian; difini (per voĉdonado), kiu aŭ kiuj ekhavos certan oficon
|
|
stacio
|
4* loko, kie publikaj veturiloj (tramo, trajno, aŭtobuso) alvenas kaj forveturas; ejo, kie signaloj (de radio, televido,...) estas ricevataj, elsendataj aŭ transsendataj
|
|
blua
|
4* kun koloro de ĉielo sennuba
|
|
ĝardeno
|
4* loko apud domo, kie oni kreskigas plantojn (por manĝo aŭ por ornamo); (ankaŭ:) parko
|
|
brako
|
4* elstara parto de homa korpo, je kies fino estas mano; elstara movebla parto de aparato
|
|
sango
|
4* ruĝa likvo en la korpo de homoj kaj bestoj; sangi: tiel, ke sango eliras (sanganta vundo)
|
|
interna
|
4* estanta en io; ne ekstera
|
|
festi
|
4* (kune) fari agrablegajn aferojn, pro io
|
|
hela
|
4* luma, prilumita (pri koloro: ne miksita kun nigro; miksita kun blanko)
|
|
ripozi
|
4* ne labori; ne fari ion, por mallaciĝi (ne dormante)
|
|
veki
|
4* igi maldorma; fini ies dormon
|
|
verda
|
4* kun koloro de freŝaj herboj (la simbolo de Esperanto estas kvinpinta verda stelo)
|
|
sukero
|
4* dolĉ(ig)a aĵo (ofte kiel sukereroj) (el suker-kano, -beto, -palmo,...); sukeri: dolĉigi per sukero
|
|
atenta
|
4* rimarkema; volanta ekscii
|
|
silenti
|
4* ne paroli, ne brui, ne fari sonojn
|
|
dento
|
4* unu el la aĵoj en buŝo, per kiuj oni mordas kaj maĉas [tranĉo-, kojno-, muel-dento]; maldika elstaraĵo de forko, kombilo,...; elstaraĵo de dentrado
|
|
peni
|
4* multe provi, forte labori por fari ion
|
|
ĝusta
|
4* tiel, kiel devas esti; senerara
|
|
kato
|
4* kvarpieda besto ĉe homoj (Felis domesticus) (miaŭas: "mi-aŭ"); kategoj: grandaj rabobestoj parencaj al kato
|
|
kaŭzo
|
4* tio, pro kio io okazas necese; kaŭzi: necese okazigi
|
|
stato
|
4* tiel, kiel estas; tia, kia io estas (nun); stati: esti en iu stato (kiel statas la afero?)
|
|
vagono
|
4* veturilo por multaj homoj aŭ por multe da ŝarĝo, ofte parto de trajno (=vagonaro) aŭ tramo
|
|
amaso
|
4* granda kvanto kune
|
|
aĝo
|
4* kvanto de vivjaroj; aĝa: (ofte:) maljuna
|
|
kara
|
4* amika, amata; (ankaŭ:) multekosta; kun alta prezo
|
|
ordoni
|
4* forte diri al iu, ke li/ŝi faru ion; diri "faru!!"
|
|
utila
|
4* bona por esti uzata; bona por atingi rezulton; utili: alporti utilon; utiligi: uzi ion tiel, ke ĝi estas utila
|
|
larĝa
|
4* (kun granda) mezuro alie ol laŭ longo aŭ alto; kun sufiĉe da spaco
|
|
voki
|
4* venigi iun per (laŭta) diro; tiri ies atenton per (laŭta) diro; telefoni al iu
|
|
lavi
|
4* purigi per akvo (kaj sapo)
|
|
batali
|
4* uzi forton kontraŭ iu (malamika); interbatiĝi
|
|
supro
|
4* tiu parto de io, kiu estas plej alta, plej malproksima al tero aŭ planko; supre: en pli alta parto
|
|
klaso
|
5* aro da lernantoj kune lernantaj la samajn aferojn (=lerneja klaso); aro da homoj kun similaj sociaj kondiĉoj aŭ kun similaj interesoj kaj kutimoj (=socia klaso); aro da homoj, bestoj, plantoj aŭ aĵoj, similaj laŭ iu(j) eco(j) (laŭ iu ordigo); klasi: aranĝi laŭ klasoj aŭ laŭ alia ordo
|
|
prepari
|
5* fari tion, kio estas necesa por povi komenci fari ion; fari ion taŭga por iu celo (ekz. legomojn por manĝo)
|
|
ombro
|
5* malpli hela loko, ne aŭ malpli prilumata (ankaŭ en formo de figuro); ombri: ĵeti ombron sur; malpliheligi
|
|
insekto
|
5* besteto kun ses piedoj kaj (ofte) du paroj da flugiloj (Insectae) [muŝo, kulo, papilio, formiko, abelo,...]
|
|
konservi
|
5* teni ion tiel, ke ĝi ankaŭ poste estu, kiel ĝi nun estas, ke ĝi ne malboniĝu, ne difektiĝu, ne perdiĝu; konservaĵo: nutraĵo konservata (en ladskatolo,...)
|
|
viziti
|
5* iri al iu homo aŭ loko por paroli, vidi,...
|
|
marŝi
|
5* (piede) iri, regule kaj ne tro malrapide
|
|
vendredo
|
5* tago de la semajno inter ĵaŭdo kaj sabato
|
|
freŝa
|
5* nova, ne malboniĝinta; ĵus farita aŭ rikoltita
|
|
pako
|
5* kune ĉirkaŭvolvitaj aĵoj (por pli facila portado, aŭ por ke ili ne disfalu); paki: fari pako(j)n; enpaki (aĵojn en valizo)
|
|
bani
|
5* enmeti tute en likvon (en akvon) aŭ en (sun)lumon (por purigo, sano, plezuro); banejo: kie oni sin banas
|
|
lundo
|
5* tago de la semajno inter dimanĉo kaj mardo
|
|
instrui
|
5* lernigi; transdoni sciojn
|
|
luno
|
5* natura satelito de planedo; Luno: la natura satelito de Tero (ĝi lumigas (ne ĉiam) la teron dum la nokto)
|
|
ŝteli
|
5* forpreni ion ne sian (sen pago aŭ permeso)
|
|
simila
|
5* ne tute sama, sed sama laŭ iu(j) eco(j)
|
|
truo
|
5* malfermaĵo; en io: tiu loko, kie estas nenio (intencita: truo en muro por pordo aŭ fenestro; truo en vesto por trameti butonon; ne intencita: truo pro difektiĝo aŭ foruziĝo); trui: fari truo(j)n
|
|
arĝento
|
5* blanke-griza valora metalo (Ag)
|
|
reĝo
|
5* estro de lando aŭ popolo, kiu estas estro, ĉar li estas la filo (aŭ alia parenco) de la antaŭa estro
|
|
telero
|
5* plata, nur iom kava, manĝujo; (ankaŭ: tia anteno)
|
|
religio
|
5* scio aŭ kono pri supernaturaj estuloj aŭ estaĵoj kaj pri la vivo post morto (kun rilataj agoj kaj normoj)
|
|
ekzisti
|
5* esti (ie en la mondo) nun kaj vere
|
|
ĵaŭdo
|
5* tago de la semajno inter merkredo kaj vendredo
|
|
genuo
|
5* la artiko por fleksi la kruron; ĝia antaŭa ekstera flanko; genui: stari sur la genuoj
|
|
puŝi
|
5* (provi) movi ion, premante al ĝi
|
|
klini
|
5* meti ion tiel, ke unu fino estu malpli alta ol alia fino; levi unu flankon kaj mallevi la alian flankon; fleksi; oblikvigi
|
|
mastro
|
5* estro de labor(ej)o, domo, bieno, trinkejo,...; mastri: estri (kiel mastro)
|
|
paĝo
|
5* unu flanko de unu folio de libro aŭ gazeto
|
|
efektiva
|
5* vera; ne ŝajna; ekzistanta; reala
|
|
ofico
|
5* ies difinita laboro (ne manlaboro); ofici: plenumi oficon; oficejo: loko por administra aŭ serva laboro
|
|
egala
|
5* tute sama; kun la samaj ecoj, mezuroj,...; same (mal)bona, (mal)utila, (mal)granda,...; same (mal)grava, (mal)interesa,...; (egalblua: ĉie same blua); egalas: "="
|
|
ripeti
|
5* fari aŭ diri denove, duan (trian,...) fojon
|
|
koko
|
5* (kort)birdo (Gallus) (virkoko kokerikas: "ko-keri-ko", kokino klukas) (homoj manĝas la ovojn de kokinoj)
|
|
ŝafo
|
5* mambesto, bredata pro ĝia lano, lakto aŭ viando (Ovis)
|
|
spiri
|
5* enigi kaj eligi aeron tra nazo aŭ buŝo
|
|
plafono
|
5* supra ebeno de ĉambro
|
|
azeno
|
5* kvarpieda besto, simila al, sed malpli granda ol ĉevalo, kun pli longaj oreloj (Asinus) (iaas: "i-a")
|
|
animo
|
5* la ne-korpa, ne-intelekta esenco de iu/io vivanta
|
|
porko
|
5* dikhaŭta mambesto, bredata por viando (Sus)
|
|
greno
|
5* herbo, kies semojn oni muelas por fari farunon, por el ĝi fari manĝaĵojn [tritiko, sekalo, sorgo,...]
|
|
oktobro
|
5* monato de la jaro inter septembro kaj novembro (10)
|
|
muziko
|
5* plaĉa kombino de sonoj (sinsekvaj kaj samtempaj) de sama aŭ diversa alteco (farata per voĉo(j) aŭ per instrumento(j)); muziki: fari aŭ ludi muzikon
|
|
sabato
|
5* tago de la semajno inter vendredo kaj dimanĉo
|
|
sumo
|
5* [8 estas la sumo de 3 kaj 5, aŭ de 1, 3 kaj 4]; kvanto da mono (ekzemple: la sumo pagenda); sume: ĉio kune; sumigi: adicii la tuton
|
|
marto
|
5* monato de la jaro inter februaro kaj aprilo (03)
|
|
lango
|
5* movebla korpoparto en la buŝo
|
|
ovo
|
5* pli-malpli globforma aĵo, en kiu kreskas idoj de birdoj, reptilioj, insektoj,... ekster la patrina korpo, ĝis ili povas vivi ekster ĝi; ĉelo en ino, el kiu kreskos ido
|
|
ŝlosi
|
5* firme fermi per ilo (turnante ŝlosilon en seruro)
|
|
seka
|
5* senakva, senlikva; sen agrabliga aldonaĵo (vino,...)
|
|
brusto
|
5* antaŭa parto de la korpo inter la brakoj, de la talio ĝis la kolo (interne estas la pulmoj)
|
|
grupo
|
5* (malgranda) aro da homoj, bestoj aŭ aĵoj; grupigi: kunigi en grupon; grupiĝi: fariĝi grupo
|
|
produkto
|
5* aĵo farita de homo aŭ maŝino; la rezulto de iu laboro; produkti (ion): fari el krudaj materialoj substancon aŭ objekton utilan; estigi
|
|
krajono
|
5* skribilo el ligno kun kerno el grafito (=karbono (C)) (nigra) aŭ el kolora substanco
|
|
fiksi
|
5* senmovigi per ligo, gluo, najlo,...; firme decidi (daton, horon, kunvenlokon, prezon, signifon...)
|
|
ordinara
|
5* ne speciala; tia, kiaj ekzistas multaj; ĉiutaga
|
|
horloĝo
|
5* mezurilo de tempo; objekto, kiu montras la horon kaj la minutojn (per montriloj aŭ per ciferoj)
|
|
radio
|
5* linioforma aĵo komenciĝanta en iu centro; ero de lumo aŭ sono aŭ alia signalo venanta el iu centro; aparato, kiu aŭdigas sonojn, kiuj alvenis al ĝi kiel elektromagneta signalo el iu centro (=radio-ricevilo); radii: eligi radiojn (de lumo, varmo,...); klare montri varman senton (ĝojon,...)
|
|
regiono
|
5* parto de lando kun certaj (naturaj aŭ sociaj) ecoj
|
|
ŝati
|
5* havi plezurajn sentojn pro havado aŭ farado de io; havi favoran opinion pri; vidi kiel valoran; preferi
|
|
koverto
|
5* rektangula saketo el papero, en kiun oni metas leteron por povi sendi ĝin
|
|
teruro
|
5* grandega timo; teruri: fortege timigi iun; teruriĝi: eksenti teruron
|
|
sukcesi
|
5* ekhavi bonan, celitan rezulton
|
|
plaĉi
|
5* doni agrablan senton al iu, pro aspekto aŭ agado
|
|
krei
|
5* fari ion el nenio; fari ion, kio antaŭe ne ekzistis
|
|
stelo
|
5* luma objekto en nokta ĉielo, malproksima suno; figuro kun elstaraj pintoj (kvinpinta, sespinta,... stelo); iama mon-unuo en la Esperanto-movado
|
|
studi
|
5* lerni ion dum pli longa tempo; legi kaj aŭskulti prelegojn por lerni
|
|
benko
|
5* meblo por sidi (por pluraj homoj)
|
|
griza
|
5* kun koloro de cindro; inter nigra kaj blanka
|
|
ŝtupo
|
5* horizontala breto, ŝtono aŭ rando (anstataŭ deklivo) por plifaciligi supreniradon; unu breto,... de ŝtuparo; (figure: unu plia grado de io gradigita)
|
|
karto
|
5* foli(et)o el dika papero, kartono aŭ plasto
|
|
kafo
|
5* bruna aŭ nigra trinkaĵo (kuirita aŭ filtrita), el muelitaj rostitaj semoj de la kafarbo (Coffea)
|
|
fiksa
|
5* senmove ligita al io, ĉar alfiksita, aŭ senmove ligita, ĉar ĝi neniam estis aparta; neŝanĝebla
|
|
inviti
|
5* peti iun veni ien (se li aŭ ŝi volas veni tien); peti iun fari ion (se li aŭ ŝi volas fari tion); peti sen devigo
|
|
limo
|
5* kie unu afero finiĝas kaj alia komenciĝas; kie unu lando finiĝas kaj alia lando komenciĝas; limi: esti la limo inter du aferoj; troviĝi tuj apud la limo; limigi: fiksi limon; haltigi plivastiĝon
|
|
kruro
|
5* tiu parto de la korpo, per kiu homo aŭ besto iras; malsupra membro (inter genuo kaj piedo aŭ inter kokso kaj piedo); simila parto, sur kiu staras objekto
|
|
vino
|
5* malforta (12% aŭ malpli) alkohola trinkaĵo el suko de vinberoj (Vitis) aŭ el aliaj fruktoj
|
|
kuko
|
5* bakaĵo el faruno, lakto, (ovoj, sukero,...)
|
|
estimi
|
5* pensi pri iu, ke li aŭ ŝi faras bone kaj estas bona homo
|
|
maniero
|
5* tiel, kiel iu faras ion; tiel, kiel okazas io
|
|
fundo
|
5* parto de io, plej malproksima al ĝia malfermaĵo aŭ al ĝia enirejo; plej profunda parto (de rivero, puto, groto,...)
|
|
pendi
|
5* esti fiksita supre, sed krome ne; esti fiksita vertikale; pendigi: fiksi tiel; pendumi: ekzekuti kondamniton, pendigante lin per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo
|
|
poŝo
|
5* saketo en vesto; io simila en aŭ sur io alia; poŝuloj, poŝbestoj: mamuloj, kies idoj kreskas en haŭto-poŝo de la ino, en kiu estas la cicoj (=marsupiuloj) [kanguruo,...]
|
|
flava
|
5* kun koloro de matura citrono, kun koloro simila al tiu de oro; ovoflav(aĵ)o: flava interna parto de ovo
|
|
aprilo
|
5* la monato post marto kaj antaŭ majo (04)
|
|
decidi
|
5* ne plu diskuti, sed diri: "tiel estu", "tiel okazu"; fiksi sian opinion aŭ volon, post konsiderado
|
|
junio
|
5* monato de la jaro inter majo kaj julio (06)
|
|
novembro
|
5* monato de la jaro inter oktobro kaj decembro (11)
|
|
inko
|
5* kolora likvo (aŭ pasto) por skribi (aŭ presi)
|
|
juĝi
|
5* diri aŭ decidi, ĉu iu estas kulpa aŭ ne; diri aŭ decidi, ĉu iu/io estas bona aŭ ne
|
|
prunto
|
5* dono por posta redono; prunti: doni (pruntedoni) aŭ preni (pruntepreni) kiel prunton
|
|
moki
|
5* diri ridigajn vortojn pri iu; (malŝate) ridi pri iu
|
|
aranĝi
|
5* okazigi; fari la necesajn aferojn, por ke io povu okazi; taŭge kunmeti; aranĝo: la maniero, en kiu io estas aranĝita; la rezulto de la aranĝado
|
|
poŝto
|
5* servo por transporti leterojn
|
|
saĝa
|
5* kiu konas respondon al multaj demandoj pri la vivo, kaj la diferencon inter bono kaj malbono
|
|
kapabla
|
5* povanta bone fari ion; povanta bone fari multajn aferojn
|
|
objekto
|
5* aĵo konkreta; (gramatiko:) tio/tiu, al kio/kiu la ago estas direktita (t.e. unu funkcio de komplemento)
|
|
aŭgusto
|
5* la monato post julio kaj antaŭ septembro (08)
|
|
dimanĉo
|
5* tago de la semajno, inter sabato kaj lundo
|
|
numero
|
5* nombro kiel rekonilo; vicnombro; signo de nombro (n-ro 12); unu eldono de revuo, gazeto; numeri: signi per numero (kvin numeritaj ekzempleroj)
|
|
preferi
|
5* ŝati aŭ voli ion pli forte, ol ion alian
|
|
donaco
|
5* io donita (sen pago) por plezuro aŭ ĝojo; donaci (ion al iu): doni donace, senpage
|
|
mola
|
5* se la formo estas facile ŝanĝebla per premado (freŝe bakita pano, lano kaj lanugo estas molaj, sed malnova pano, vitro kaj ŝtono estas malmolaj)
|
|
gardi
|
5* atenti kaj fari ĉion por ke ne okazu io malbona al iu/io; gardilo: (ankaŭ:) kiu interrompas elektran cirkviton
|
|
lerta
|
5* kiu povas facile kaj rapide fari ion
|
|
dorso
|
5* homoj: malantaŭa parto de la korpo; kvarpiedaj bestoj: supra parto de la korpo
|
|
korbo
|
5* ujo (portebla) el plektitaj branĉoj, tigoj, rubandoj, metalfadenoj
|
|
bruna
|
5* kun koloro de malfreŝaj herboj aŭ malnova ligno
|
|
bovo
|
5* granda remaĉanta mambesto (Bos) bredata por lakto kaj/aŭ viando (el haŭto: ledo) (bovino muĝas: "mu-u")
|
|
verko
|
5* arta skribaĵo (libro, rakonto, poemo), pentraĵo, skulptaĵo, muzikaĵo,...; verki: fari ion tian
|
|
voĉo
|
5* la sono de homa parolado aŭ besta blekado; la (esprimita) opinio de unu persono inter multaj
|
|
leĝo
|
5* aro da reguloj, validaj por ĉiuj homoj en iu lando
|
|
adreso
|
5* [strato, numero, urbo, lando]; adresi: surmeti adreson; direkti (leteron, parolon) al...
|
|
peza
|
5* (science:) (forte) altirata de Tero aŭ de la planedo, kie oni troviĝas (mezurate per nutonoj); (praktike, sur Tero:) (kun granda) mezuro laŭ gramoj aŭ kilogramoj ("pezo" = "maso mezurata per pesado")
|
|
flui
|
5* moviĝi de unu loko al alia (pri likvo aŭ gaso); seninterrompe moviĝi (komunikado, parolo,...)
|
|
kompati
|
5* kunsenti malfeliĉon, kiam iu alia estas malfeliĉa
|
|
merkredo
|
5* tago de la semajno inter mardo kaj ĵaŭdo
|
|
danĝero
|
5* kio povas esti malbona; kio povas kaŭzi malfeliĉon; kio povas eĉ kaŭzi morton
|
|
glacio
|
5* solida akvo (malpli varma ol 0°C); glaciaĵo: frostigita dolĉaĵo el akvo aŭ lakto (kremo), siropo, fruktoj,...
|
|
tondi
|
5* disigi per du ligitaj tranĉiloj (tondilo)
|
|
kulero
|
5* manĝilo aŭ ĉerpilo (iom) kuvo-forma
|
|
trafi
|
5* sukcesi atingi lokon celitan; kiam ĵetita ŝtono aŭ pilko aŭ pafita kuglo atingas la punkton, kiun oni volas, ke ĝi atingu; suferigi; sukcesi renkonti; hazarde renkonti
|
|
folio
|
5* plata, ne-ligna, elstara parto de planto (ofte verda); peco da papero aŭ alia maldika plata materialo; foliumi (libron): rigardi (ne vere legi) folion post folio
|
|
amuzi
|
5* plezurigi; ĝuigi; gajigi; ridigi
|
|
promesi
|
5* diri firme, ke oni faros ion aŭ ke oni donos ion
|
|
majo
|
5* monato de la jaro inter aprilo kaj junio (05)
|
|
januaro
|
5* unua monato de la jaro, inter decembro kaj februaro (01)
|
|
kuzo
|
5* filo de frat(in)o de patr(in)o
|
|
ĉesi
|
5* komenci ne esti; komenci ne okazi (ĝi ĉesis: ĝi ne plu okazas); ĉesi -i: komenci ne -i; ne plu -i (Ĉesu plendi!)
|
|
lago
|
5* sufiĉe granda akvo(-loko), ĉirkaŭ kiu ĉiuflanke estas tero
|
|
vasta
|
5* (kun granda) mezuro en pluraj direktoj
|
|
agi
|
5* fari ion pri io; aktive okupiĝi pri io; ne resti senfara; (agi al/kun iu(j):) konduti, trakti
|
|
februaro
|
5* monato inter januaro kaj marto (02)
|
|
decembro
|
5* lasta monato de la jaro, inter novembro kaj januaro (12)
|
|
kulpa
|
5* kiu (konscie) faris ion malbonan
|
|
sako
|
5* ujo el ŝtofo, ledo, papero,...; dormosako: el izola materialo, por dormi en ĝi (ekstere) dum kampado
|
|
butero
|
5* graso prenita el (bovina) lakto per kirlado de la kremo; buterpano: tranĉaĵo da pano ŝmirita per butero
|
|
spirito
|
5* la ne-materia, ne-fizika parto de homo; ĝenerala maniero de rigardo al la mondo kaj traktado de homoj kaj okazaĵoj; ne-materia estulo
|
|
ŝtato
|
5* lando kiel regado-sistemo ("lando" estas ĝenerale uzata vorto, "ŝtato" kaj "regno" estas politikaj terminoj)
|
|
vaporo
|
5* gasforma akvo (pli ol 100°C); vapori: eligi vaporon; vaporiĝi: fariĝi vaporo (figure: malaperi)
|
|
efiki
|
5* havi, kaŭzi (konstateblan) rezulton; estigi; influi
|
|
fonto
|
5* loko, kie venas akvo el tero; tio, el kio venas io; tio, de kio oni ekhavis informon; fonti: eliĝi el fonto
|
|
cetera
|
5* kroma; alia; ĉiu aŭ ĉio ne dirita, ne menciita
|
|
rekta
|
5* sen kurboj, sen flankeniĝoj; tiel ke du punktoj estas ligitaj per plej mallonga linio; tiel, ke la vojo estas plej mallonga; (pri angulo:) orta (90°); rekto: rekta linio
|
|
rulo
|
5* pli-malpli longa objekto cilindroforma, kiun oni povas ruli (rulo por premi paston; rulo de skribmaŝino; rulo da papero)
|
|
ruli
|
5* movi ion turnadante ĝin (ekzemple: ruli pilkon); meti (volvi) ion ĉirkaŭ iun (konkretan aŭ imagitan) akson (ekzemple: ruli paperon)
|
|
atingi
|
5* veni ĝis dezirata loko; veni ĝis dezirata rezulto
|
|
senco
|
5* tio, kion oni komprenu el vorto aŭ frazo; enhavo, signifo; (ankaŭ: aŭ tien, aŭ reen; aŭ supren aŭ malsupren; aŭ dekstren aŭ maldekstren; aŭ plus aŭ minus;...)
|
|
serioza
|
5* sen rido aŭ ŝerco; ne por ridi aŭ ŝerci (ĉar temas pri io grava)
|
|
promeni
|
5* (piede) iri por plezuro
|
|
kuraci
|
5* (provi) sanigi
|
|
intenci
|
5* voli fari ion iam; voli fari ion kun iu celo; laŭvole fari ion
|
|
herbo
|
5* (kutime verda) planto sen lignaj partoj
|
|
julio
|
5* monato de la jaro inter junio kaj aŭgusto (07)
|
|
septembro
|
5* monato de la jaro inter aŭgusto kaj oktobro (09)
|
|
kruco
|
5* signo, figuro aŭ objekto en formo de "+" aŭ "x"; la loko, kie du linioj, vojoj, fadenoj,... faras tian figuron; kruci: meti du objektojn tiel, ke ili formas krucon; bredi idon de diversrasaj bestoj aŭ plantoj; krucumi: ekzekuti kondamniton, pendigante lin sur kruco
|
|
mardo
|
5* tago de la semajno inter lundo kaj merkredo
|
|
riproĉi
|
6* akuze, kulpige kritiki; mallaŭdi; diri: "Vi estus devinta ne fari tion!", "Pro vi iris malbone!"
|
|
kombi
|
6* ordigi hararon per ilo kun multaj maldikaj dentoj (kombilo)
|
|
speciala
|
6* ne ordinara; ne kutima; kun nekomunaj ecoj; ne ĝenerala; farita por aparta celo; specialisto: iu, kiu tre multe scias pri aparta temo aŭ fako
|
|
vico
|
6* pluraj homoj aŭ objektoj, en unu linio metitaj, unu post la alia (unu apud la alia aŭ unu malantaŭ la alia); pluraj sinsekvaj okazaĵoj
|
|
konsisti
|
6* esti kunmetita (el kiuj partoj, eroj, kiu materialo)
|
|
tolo
|
6* teksaĵo el (kutime plantaj) fadenoj
|
|
cifero
|
6* [1 2 3 4 5 6 7 8 9 0]; cifereca: (kiel komputilo)
|
|
eviti
|
6* (prefere) ne iri al iu/io (pro ebla danĝero); (prefere) ne paroli kun iu (pro malŝato); (prefere) ne fari ion
|
|
fumi
|
6* elblovi fumon; ensuĉi kaj elblovi fumon de brul(et)anta tabako aŭ alia herbo
|
|
respekti
|
6* senti estimon; ne agi kontraŭ (leĝo, kutimo,...)
|
|
ŝnuro
|
6* kuntorditaj aŭ kunplektitaj fadenoj, uzataj por ligi, tiri, fari pakojn,...; ŝnuri: ligi aŭ fermi per ŝnuro
|
|
publiko
|
6* tiuj, al kiuj iu parolas; tiuj, kiuj rigardas teatraĵon, ĉeestas sportkonkuron, vizitas muzeon,...; la homoj ĝenerale; publika: por ĉiuj, kiuj volas aŭdi, utiligi, ĉeesti,...; publikigi: publike anonci; aperigi en presa formo (en/kiel libro, en gazeto,...) por ke la publiko povu legi ĝin
|
|
fako
|
6* parto de kesto aŭ ŝranko, apartigita per septoj (vandoj) de aliaj fakoj; dividaĵo de surfaco apartigita per linioj de aliaj fakoj, ekzemple de ŝak- aŭ dam-tabulo; temaro por lerni aŭ studi, apartigita de aliaj temaroj; temaro kiun iu lernis aŭ studis (por sia laboro); laboro, por kiu necesas lerni aŭ studi certan temaron
|
|
hejti
|
6* varmigi domon; fari varmon por produkti ion
|
|
salo
|
6* natria klorido (NaCl), uzata por doni guston al manĝaĵo aŭ por konservi manĝaĵojn; sali: meti salon en/sur (sali manĝaĵon)
|
|
botelo
|
6* (vitra) ujo kun malvasta malfermaĵo
|
|
honoro
|
6* granda estimo montrata de aliaj al iu; sento pri sia estimindeco/valoro; honori: montri grandan estimon
|
|
tremi
|
6* skuiĝi; skuetiĝi (pro timo, malvarmo)
|
|
meblo
|
6* [tablo, seĝo, lito, ŝranko,...]; mebli: provizi per mebloj; meblaro: la mebloj de unu ĉambro aŭ domo
|
|
ŝerci
|
6* diri, rakonti ion lude, ridige
|
|
forko
|
6* manĝilo kun pikiloj; (forkego: por pajlo,...)
|
|
krimo
|
6* (tre) puninda ago [ŝtelo, murdo,...]; krimi: fari krimon
|
|
kajero
|
6* kelkaj kunligitaj falditaj folioj da papero (aparta (skribkajero,...) aŭ kiel parto de libro)
|
|
kilogramo
|
6* 1000 gramoj [mezuro por maso kaj pezo]
|
|
avara
|
6* kiu ne volas elspezi sian monon; kiu ne volas doni ion al iu alia
|
|
ĉiel
|
6* en ĉiu maniero; ĉiumaniere; en ĉiu grado, ĉiugrade
|
|
vango
|
6* parto de la vizaĝo, inter buŝo kaj orelo
|
|
sankta
|
6* respektinda pro religio; netuŝebla
|
|
vundo
|
6* difekto de la korpo, el kiu fluas sango, aŭ kie mankas karno aŭ haŭto; vundi (iun): fari vundon
|
|
legomo
|
6* planto manĝata de homoj (ne frukto, ne spic-herbo); legomaĵo: manĝaĵo (plado) el legomoj (kun saŭco)
|
|
okcidento
|
6* kie la suno malleviĝas (geografie: °U=ueste)
|
|
fumo
|
6* varma aero, gasoj kaj malpuraĵoj, kiuj de fajro iras en aeron
|
|
gliti
|
6* movi sin/moviĝi per ŝovado sur tre glata surfaco; ŝoviĝi sur tre glata surfaco; movi sin/moviĝi tuŝante la teron (aŭ neĝon, aŭ glacion) sen radoj
|
|
skrapi
|
6* per akra ilo forpreni iom de la surfaco de io
|
|
polvo
|
6* tre malgrandaj sekaj eroj (restaĵo, malpuraĵo)
|
|
kisi
|
6* tuŝi iun per la lipoj por esprimi amon aŭ respekton
|
|
kompari
|
6* rigardi du aŭ plurajn aferojn por vidi la diferencojn kaj/aŭ similaĵojn
|
|
fadeno
|
6* (tre) longa, tre maldika peco ŝpinita el plantaj fibroj, bestaj haroj, aŭ alia materialo
|
|
poto
|
6* iom alta ujo por diversaj uzoj: kuir-poto, flor-poto, akvo-poto,...; mikspoto: manĝaĵo miksita (en unu poto)
|
|
kulturo
|
6* ĉio, kio ne estas naturo; kiel homoj rilatas al sia ĉirkaŭaĵo kaj ŝanĝas ĝin: prilaborado de tero, kreskigo de plantoj, bredado de bestoj; organizado de kaj vivado en socio, kun normoj kaj kutimoj kaj la lingvoj uzataj; konstruado, metioj kaj industrio kaj la iloj uzataj; plibeligo de la ĉirkaŭaĵo per bel-arto, teatraĵoj, literaturo, konstru-arto...
|
|
pluraj
|
6* pli ol unu (aŭ du); ne nur unu
|
|
regno
|
6* sendependa lando (aŭ landaro)
|
|
ebena
|
6* sen elstaraĵoj aŭ kavaĵoj; sen altaĵoj aŭ malaltaĵoj; ĉie je (proksimume) sama nivelo; sen reliefo
|
|
streĉi
|
6* plilongigi aŭ plilarĝigi per tirado; tre uzi sian korpan aŭ spiritan forton; trostreĉita: ne plu elasta
|
|
honesta
|
6* ne mensoganta; parolanta la veron; faranta tion, kion oni devus fari
|
|
densa
|
6* kun multe da eroj en unu loko; kun malmulte da aero aŭ akvo inter la eroj
|
|
konduti
|
6* agi laŭ iu maniero; esti amika aŭ ne; helpi homojn aŭ ne;...
|
|
ŝarĝo
|
6* tio (peza), kion iu/io portas; ŝarĝi: meti pezajn portotajn aferojn sur iun/ion aŭ en ion
|
|
spegulo
|
6* glata brila surfaco, resendanta lumon; glata objekto, en kiu oni povas vidi sin; speguli: resendi bildon; turni bildon dekstre-maldekstren
|
|
kuvo
|
6* ujo sufiĉe profunda kaj vasta
|
|
stranga
|
6* miriga; ne laŭ atendoj; neniam vidita
|
|
desegni
|
6* fari bildon per krajono, plumo, kreto (sur papero) (aŭ simile); (ankaŭ:) fari bildon de farota objekto
|
|
fakto
|
6* io, pri kio ne ekzistas dubo; efektivaĵo; kontrolebla veraĵo
|
|
gvidi
|
6* montri al iu, kien iri aŭ kion fari
|
|
viando
|
6* karno de besto, kiel manĝaĵo
|
|
spico
|
6* substanco por doni (foje akran) guston al manĝaĵo; spici: aldoni spicon al manĝaĵo aŭ trinkaĵo
|
|
pomo
|
6* pli-malpli globforma frukto manĝebla kun tre firma karno, de pom-arbo (Pyrus malus = Malus); simila frukto
|
|
industrio
|
6* farado de produktoj el krudaj materialoj
|
|
preĝi
|
6* paroli al dio; preĝejo: domo por di-servoj
|
|
vosto
|
6* la malantaŭa elstara parto de birdo aŭ alia besto
|
|
ŝranko
|
6* meblo (plejofte kun bretoj), fermebla per pordo(j) por konservi aferojn (meblo kun bretoj sen pordo: bretaro)
|
|
minaci
|
6* promesi fari ion malbonan aŭ malutilan
|
|
planto
|
6* [arboj, arbustoj, herboj]; (vastsignife:) vivaĵo ne kapabla movi sin de loko al loko (ne besto) (=vegetalo)
|
|
konfesi
|
6* diri, ke oni faris ion malbonan, kiam iu demandas pri tio; publike deklari siajn intimajn sentojn aŭ pensojn
|
|
puni
|
6* fari ion malagrablan al iu, ĉar tiu faris malbonan agon (ekzemple per: monpuno = punpago, malliberigo,...)
|
|
ĝeni
|
6* (iom) malhelpi al iu; ĝeni sin: ne kuraĝi, honteti
|
|
serio
|
6* vico da samaj aŭ similaj
|
|
piki
|
6* puŝi (per pinta aĵo, aŭ per beko) en unu punkto; vundi per akra pinta ilo; (figure:) inciti
|
|
ŝoveli
|
6* forpuŝi per plataĵo (kun stango) (ŝovelilo)
|
|
ĝentila
|
6* bone kondutanta laŭ ĝenerale akceptataj normoj, laŭ socie akcepteblaj "bonaj manieroj"
|
|
premio
|
6* objekto aŭ mono por tiu, kiu gajnis en konkurso aŭ venkis en konkuro; mono, kiun oni pagas por asekuro; aldona pago por aldona aŭ tre bona laboro; premii (ion/iun): doni, aljuĝi premion
|
|
branĉo
|
6* ne-ĉefa ligna parto de arbo; ligna parto de arbusto; dividaĵo de io; fako (branĉo de scienco, de industrio,...)
|
|
guto
|
6* ero da likvo; akvero; guti: fali kiel gutoj; fali guton post guto
|
|
tabulo
|
6* peco da ligno (segita), plata, ne tre dika; simila plata peco el alia materialo; tio sama, fiksita vertikale, ofte kun teksto sur ĝi (anonc-, reklam-tabulo,..., nigra, verda, blanka tabulo en lernejo)
|
|
rado
|
6* ronda objekto turniĝanta ĉirkaŭ akso (por faciligi mov(iĝ)adon (vetur(ig)adon), en maŝino,...)
|
|
eduki
|
6* instrui por la vivo
|
|
organizi
|
6* gvidi kaj laborigi homojn, venigante ankaŭ la necesajn rimedojn, por ke ili kune faru komplikan laboron
|
|
sapo
|
6* ordinara lavilo (pli-malpli mola)
|
|
fama
|
6* konata en multaj lokoj, de multaj homoj
|
|
spezi
|
6* doni (=elspezi) kaj ricevi (=enspezi) pagojn (monon); (spezo: transiro de mono de unu kaso aŭ konto al alia)
|
|
doktoro
|
6* iu, kiu studis en universitato kaj ekhavis finan diplomon; iu, kiu poste ankoraŭ verkis sciencan libron por ekhavi la titolon "doktoro"
|
|
apogi
|
6* fari tiel, ke iu/io ne falos aŭ renversiĝos; diri, ke tio, kion diras aŭ faras iu alia, estas bona; monhelpi
|
|
ĉasi
|
6* postkuri iun/ion por provi kapti tiun/tion; pafi al bestoj por mortigi ilin
|
|
konscii
|
6* scii mem pri siaj pensoj kaj agoj; bone scii, kia estas la situacio kaj kio estas la sekvoj de agoj
|
|
gasto
|
6* iu kiu vizitas iun aŭ dum iom da tempo loĝas ĉe iu (amike); gasti: loĝi ĉe iu kiel gasto; gastigi: akcepti iun kiel gaston; gastejo: (simpla) hotelo, restoracio,...
|
|
vigla
|
6* agema; moviĝema; gaja
|
|
meriti
|
6* (li meritas tion: pro liaj agoj, faroj, kvalitoj, estas bone, ke oni faras tiel al li, aŭ ke li ricevas tion)
|
|
muŝo
|
6* iu el duflugilaj insektoj; i.a.: rapide fluganta kaj zumanta, ofta ĉe homoj kaj bestoj (Musca, Homalomyia,...)
|
|
ondo
|
6* ripetiĝanta plialtiĝo de la akvo-surfaco; motivo kiel "~"; amasa antaŭeniro (kun interrompoj); antaŭeniro de radio-signalo,...; ondi: leviĝi kaj malleviĝi kiel ondoj
|
|
progresi
|
6* antaŭeniri; atingi pli kaj pli
|
|
oriento
|
6* kie la suno leviĝas (geografie: °E=eoste)
|
|
diferenci
|
6* esti malsamaj laŭ iuj ecoj, aŭ laŭ kvanto
|
|
volonta
|
6* faranta ion kun (aŭ por) plezuro (aŭ por sperto) (ne profesie, ne pro devo)
|
|
prezo
|
6* kiom da mono oni devas pagi por io
|
|
rando
|
6* parto de unu afero, kiu estas ĉe la limo kun alia afero (rando de vojo, rando de kampo, rando de urbo) aŭ ĉe la fino de la afero (rando de ĉapelo, rando de tuko)
|
|
ĝenerala
|
6* ofte kaj multloke vidata, aŭdata, farata,...; same aplikebla al pluraj grupoj, kategorioj,...
|
|
ponto
|
6* konstruaĵo por iri de unu flanko de rivero aŭ kanalo al la alia super la akvo (aŭ super valo, strato,...)
|
|
pasto
|
6* pli-malpli densa miksaĵo el faruno kaj akvo aŭ lakto, por fari manĝaĵon (panon, kukon,...); simila knedebla substanco; pastaĵo: manĝaĵo el kuirita (ne bakita) pasto
|
|
pilko
|
6* globforma ludilo; piedpilkado: futbalo; retpilkado: (mane ĵeti pilkon trans reton); korbopilkado: (en korbon); bazpilkado: (post pilkofrapo, kuranto provas atingi bazon)
|
|
barbo
|
6* hararo sub la buŝo; flankbarbo: apud orelo
|
|
poluro
|
6* surfaca brilo pro frotado; poluri: brilige froti
|
|
anonci
|
6* diri, ke io okazos; formale aŭ publike sciigi
|
|
baro
|
6* io, kio malhelpas aŭ malebligas trairon; io, kio malhelpas aŭ malebligas agadon; bari: malhelpi, malebligi trairon
|
|
fosi
|
6* fari truon en tero, elprenante teron per ilo (fosilo)
|
|
bastono
|
6* (rekta peco de) branĉo aŭ io simila, por helpi iradon aŭ por bati; taktobastono: de orkestro-direktisto
|
|
frunto
|
6* supra antaŭa parto de vizaĝo, inter okuloj kaj hararo
|
|
konstanta
|
6* neŝanĝiĝanta; daŭre sama
|
|
broso
|
6* ilo kun multaj pli-malpli rigidaj haroj aŭ fadenoj, por brosi hararon aŭ por forŝovi malpuraĵojn
|
|
posedi
|
6* havi kiel sian propraĵon; havi plene por sia dispono
|
|
soldato
|
6* armeano; organizita batalisto
|
|
rekomendi
|
6* konsili, ke oni uzu aŭ faru ion
|
|
plata
|
6* iom longa kaj larĝa (ofte ebena), sed ne dika
|
|
gaso
|
6* io ne solida kaj ne likva (akvo je malpli ol 0 gradoj Celsiaj estas solido (glacio), inter 0 kaj 100°C likvo (akvo), super 100°C gaso (vaporo))
|
|
flago
|
6* tuko diverskolora kiel simbolo de lando,...
|
|
peli
|
6* irigi, kurigi antaŭ si; forkurigi
|
|
komforta
|
6* ne laciga; agrabla; tiel, ke oni sentas sin bone tie
|
|
soifi
|
6* bezoni trinki
|
|
korno
|
6* elstaraĵo sur la kapo de iuj bestoj; muzikilo farita el tio; simila/similsona muzikilo; supersigno (` aŭ ´)
|
|
konvena
|
6* tia, ke ĝi ĝenerale plaĉas al aliaj homoj en certa situacio; konveni: esti konvena
|
|
aparteni
|
6* [tio, kion iu/io posedas (havas), apartenas al tiu/tio] [parto de io apartenas al la tuto]
|
|
defendi
|
6* (sin/iun): fari ion kontraŭ atako aŭ minaco
|
|
ĉapitro
|
6* parto de teksto en libro kun propra komenco kaj fino
|
|
parenco
|
6* familiano [frat(in)o, patr(in)o, av(in)o, onkl(in)o, fil(in)o, nep(in)o, kuz(in)o, nev(in)o,...]
|
|
kelo
|
6* subtera parto (ĉambro, provizejo) de domo
|
|
pafi
|
6* ĵeti ion per ilo, kun la celo vundi aŭ mortigi; ĵeti ion (kuglon) per ilo (pafilo), per eksplodo
|
|
leciono
|
6* parto de instruado; pli-malpli horo da instruado
|
|
naĝi
|
6* movi sin en akvo
|
|
tusi
|
6* subite elspiri, kun sono (pro malsano aŭ ĉar io estas en la gorĝo)
|
|
lipo
|
6* ekstera parto de buŝo; simila parto de floro,...
|
|
oro
|
6* flaveca valora metalo (Au); ori: tegi per oro
|
|
nepra
|
6* necesega; nemalhavebla; neevitebla
|
|
noto
|
6* malgranda skribaĵo pri io (por ke oni memoru pri tio); io, kion oni fiksas en sian memoron; skribsigno por muzika tono; noti: fari noton (sur papero aŭ en memoro)
|
|
pantalono
|
6* vesto kovranta la du krurojn aparte
|
|
skatolo
|
6* ujo (ofte rektangula) el kartono aŭ simile fortika materialo; ladskatolo: el lado, por konservi nutraĵojn
|
|
volvi
|
6* (plurfoje) ĉirkaŭmeti ion ĉirkaŭ io alia
|
|
scienco
|
6* tuto de scioj (kaj kontroleblaj esploroj) pri la naturleĝoj aŭ pri certa temaro
|
|
graso
|
6* facile ŝmirebla kaj fandebla substanco [butero, oleo,...]; grasa: kun multe da graso; (pri literoj: dike presitaj)
|
|
aprobi
|
6* diri, ke tio, kion diris aŭ faris iu alia, estas bone dirita aŭ farita
|
|
akiri
|
6* ekhavi per faro
|
|
pacienca
|
6* trankvile atendanta (okazaĵon, rezulton)
|
|
sudo
|
6* [Kanado kaj Siberio estas en la nordo, Aŭstralio kaj Fuegio (Fajrolando) estas en la sudo] (S)
|
|
korespondi
|
6* pri homoj: interŝanĝi leterojn; pri veturiloj: veturi je tiaj tempoj, ke eblas interŝanĝo (de trajno al trajno, de buso al tramo,...); esti en regula rilato
|
|
preciza
|
6* neniom pli, neniom malpli; tiel, kiel devas, kaj ne iomete alimaniere; precizema: kiu volas ĉion fari precize
|
|
kulturi
|
6* prilabori (teron) por bone kreskigi utilajn plantojn
|
|
matura
|
6* finkreskinta, plene evoluinta
|
|
rilati
|
6* esti en iuspeca ligo; havi kontakton en certa maniero
|
|
falsa
|
6* malvera; kvazaŭ-vera
|
|
supo
|
6* plejparte likva manĝaĵo
|
|
kesto
|
6* ujo (ofte rektangula) el ligno aŭ metalo
|
|
danci
|
6* sin movi (irante aŭ salt(et)ante) laŭ muziko
|
|
flegi
|
6* prizorgi malsanulojn; zorge atenti
|
|
osto
|
6* firma (sed rompebla), malmola, kalkeca parto en la korpo de homo aŭ besto; ostaro: skeleto
|
|
reto
|
6* plektaĵo el ŝnuroj aŭ fadenoj, en kiu ĉiu fadeno estas ligita al multaj aliaj fadenoj, kun sufiĉe larĝaj interspacoj (maŝoj) (simila al "#") (i.a. por fiŝkapti); interligita aro da homoj, aparatoj,... (telefonreto, komputila reto)
|
|
rezulti
|
6* esti la sekvo; esti la fina stato
|
|
regulo
|
6* fiksita indiko aŭ instruo pri kiel oni faru ion (ĉiufoje same); regula: laŭ la reguloj; kvazaŭ laŭ regulo (ĉiufoje same, je sama horo, post sama periodo;...)
|
|
nordo
|
6* [Kanado kaj Siberio estas en la nordo, Aŭstralio kaj Fuegio (Fajrolando) estas en la sudo] (N)
|
|
telefono
|
6* elektra aparato por transporti sonojn je granda distanco; telefoni: paroli al iu per telefono
|
|
sezono
|
6* [printempo, somero, aŭtuno, vintro] aŭ [pluva sezono, seka sezono]
|
|
kravato
|
6* mallarĝa tuko, kiun iuj (viroj) ligas ĉirkaŭ la kolon
|
|
teo
|
6* infuzaĵo de folioj de te-arbusto (Camellia, Thea)
|
|
blovi
|
6* elpuŝi aeron (el la buŝo); (ankaŭ: la vento blovas)
|
|
tualeto
|
6* la aranĝado por igi sin aspekti pura kaj bela
|
|
savi
|
6* eldanĝerigi
|
|
imiti
|
6* rigardi, kiel iu alia faras ion, kaj fari same; fari ion saman aŭ similan; imitaĵo: io ne orginala
|
|
trovi
|
6* ekvidi, ekrimarki (post serĉado); (ankaŭ:) opinii
|
|
informi
|
6* sciigi (pri io); informiĝi: ekhavi informojn
|
|
delikata
|
6* precize farita; rompebla; bela; bongusta
|
|
sorto
|
6* neevitebla okazaĵo (feliĉa aŭ malfeliĉa); ĉio, kio okazas al iu dum la vivo
|
|
oleo
|
6* grasa likvo [ternuksa, oliva, lubrika,... oleo]
|
|
ungo
|
6* malmola kovraĵo de la pinto de fingro
|
|
ĉemizo
|
6* ne tre dika vesto, kiu kovras la supran parton de la korpo; subĉemizo: sub aliaj vestoj, sur la haŭto
|
|
obei
|
6* fari tion, kion iu ordonas aŭ instrukcias
|
|
praktiko
|
6* la farado, ne la teorio; praktiki: fari ion praktike
|
|
surda
|
6* ne povanta aŭdi; (figure: ne volanta aŭskulti)
|
|
ripari
|
6* rebonigi; reuzebligi; forigi difekton
|
|
ŝuo
|
6* (ofte leda) vesto por piedo
|
|
insulo
|
6* peco da tero, ĉirkaŭ kiu ĉiuflanke estas akvo
|
|
planti
|
6* meti plant(id)on en teron, por ke ĝi kresku
|
|
akompani
|
6* iri kun iu; ludi muzikon, kiam iu kantas
|
|
lampo
|
6* ilo por lumi (per kandelo, gaso, oleo, elektro,...)
|
|
armo
|
6* armilo; armilaro; il(ar)o por batali
|
|
tuko
|
6* peco de teksaĵo (aŭ alia materialo), ofte kvadrata aŭ rektangula (tablotuko, littuko, buŝtuko, naztuko, kaptuko, ŝultrotuko, volvotuko, koksotuko, viŝtuko, sekigtuko,...)
|
|
forno
|
6* fajrujo en domo, por kuirado, bakado aŭ hejtado
|
|
tegmento
|
6* supraĵo, kovraĵo de domo; ŝirmilo super io
|
|
averti
|
6* diri: "ne faru!", "malbono okazos!"
|
|
ŝtrumpo
|
6* (ĝenerale ŝtofa) vesto por piedo kaj (parto de) kruro; ŝtrumpeto: nur por piedo kaj maleolo
|
|
falsi
|
6* fari ion tiel, ke homoj pensas, ke ĝi estas vera, dum ĝi ne estas vera (ekzemple: falsi monon)
|
|
miksi
|
6* kunigi (unu tra la alia) per movoj (per skuado, per kirlado,...); (inter)miksi: (figure:) konfuzi
|
|
boli
|
6* pri akvo: havi temperaturon de 100°C; transiri de likvo al gaso: de akvo al vaporo
|
|
butono
|
6* malgranda aĵo alkudrita al unu flanko de vesto, por fermi la veston, metante la butonon tra truo (butontruo) en alia flanko de la vesto; malgranda elstaraĵo similforma; (prem)butono: malgranda klavo; butonumi: fermi per butono(j)
|
|
rifuzi
|
6* diri "ne"; ne voli havi, ricevi, fari
|
|
nepo
|
6* filo de fil(in)o
|
|
venki
|
6* esti la plej bona, plej lerta, plej forta (en batalo, konkuro)
|
|
mendi
|
6* peti, ke oni vendu aŭ faru ion post iom da tempo
|
|
akra
|
6* pika; tranĉa; kun tre maldika pinto aŭ rando; doloriga kiam ĝi forte tuŝas; gusto kiu kvazaŭ pikas la langon
|
|
valo
|
6* malalta parto inter altaĵoj, inter montoj
|
|
fiera
|
6* tre konscia/kontenta pri siaj meritoj kaj faroj
|
|
kvieta
|
6* tute trankvila, paceca; kiu ne rapide ekkoleras
|
|
sperta
|
6* kiu havas sciojn, akiritajn per praktikado kaj ekzercado aŭ akiritajn pro travivaĵoj; sperti: ekhavi sciojn per praktikado aŭ pro travivaĵoj
|
|
kameno
|
6* loko en ĉambro, kie povas esti fajro sen danĝero
|
|
pentri
|
6* fari (desegni) bildon per farboj
|
|
ies
|
6* de iu(j); apartenanta al iu(j)
|
|
foso
|
6* (longa) truo en tero, farita per fosado
|
|
ataki
|
6* iri al iu/io, por fari malbonon al tiu/tio
|
|
karbo
|
6* nigra aŭ bruna aĵo, plejparte karbono (C) (kutime el prahistoriaj plantoj), bruligata por hejti
|
|
mieno
|
6* vizaĝo montranta pensojn, emociojn; vizaĝesprimo
|
|
presi
|
6* per aparato kaj inko meti tekston aŭ bildon sur paperon aŭ sur alian materialon
|
|
fidela
|
6* kiu ĉiam helpas kaj defendas sian amikon; kiu neniam agas kontraŭ tiu aŭ tio; precize konforma
|
|
maŝino
|
6* aparato por produkti ion aŭ fari iun laboron, (ĝenerale) funkciigata per elektro, petrolo, vaporo,...
|
|
kapro
|
6* kvarpieda besto kun kornoj kaj barbo (Capra,...)
|
|
taŭga
|
6* tute bona por iu celo
|
|
paro
|
6* duo de samspecaj aferoj (paro da ŝuoj, paro da gantoj, paro da okulvitroj,...); du interligitaj homoj (geedza, gefianĉa paro,...); para: (pri nombroj:) senreste dividebla per 2 [2, 4, 6, 8,...]; nepara: [1, 3, 5, 7,...]
|
|
ial
|
6* pro iu kaŭzo aŭ motivo
|
|
subita
|
6* tuja, sen paso de tempo; neatendita
|
|
pinto
|
6* akra, pika fino de io; anguleca supro de monto,...
|
|
iel
|
6* en iu maniero, iumaniere; en iu grado, iugrade
|
|
armi
|
6* doni al iu ilojn por batali kaj defendi sin
|
|
imagi
|
6* vidi en siaj pensoj; formi por si mensan bildon
|
|
miliono
|
6* mil miloj; 1 000 000
|
|
serpento
|
6* iu el senpiedaj bestoj (rampuloj) kun longa, cilindroforma korpo (Ophidia)
|
|
plugi
|
6* per ilo (plugilo) turni la supran parton de tero
|
|
honti
|
6* havi malbonan senton pro farado aŭ pensado de io malbona, malbela, malhonora,... aŭ pro nefarita devo
|
|
mensogi
|
6* diri malveron
|
|
balai
|
6* per ilo el tigoj aŭ fadenoj (balailo) forŝovi malpuraĵojn
|
|
ŝanco
|
6* ebleco de sukceso; ebleco, ke okazos
|
|
rikolti
|
6* preni la fruktojn aŭ plantojn, kiujn oni kreskigis, por uzi ilin aŭ vendi ilin
|
|
ŝiri
|
6* distiri (paperon, ŝtofon); deŝiri: per (forta) tirado apartigi parton
|
|
nevo
|
6* filo de frat(in)o
|
|
firma
|
6* ne (facile) ŝancelebla, forpuŝebla, enpremebla aŭ malfiksebla; ne ŝanĝiĝema; konstanta; ne elasta; ne akveca
|
|
metalo
|
6* [fero, kupro, arĝento, oro,...]
|
|
fromaĝo
|
6* firmigita (parte senlikvigita) produkto el lakto
|
|
bedaŭri
|
6* diri aŭ pensi: "estas malbone, ke tio okazis tiel"
|
|
kondiĉo
|
6* io, kio devas esti farita antaŭ ol io alia povas esti farata; cirkonstanco influanta al agado; kondiĉi: prezenti kondiĉon; postuli (en kontrakto)
|
|
trompi
|
6* intence erarigi; kredigi, ke io estas alia, ol tio estas
|
|
estingi
|
6* forigi fajron
|
|
beko
|
6* firma (ofte pinta) buŝo de birdo
|
|
polico
|
6* ŝtataj aŭ urbaj funkciuloj por teni ordon kaj sekurecon; policano, policisto: unu tia funkciulo
|
|
taso
|
6* trinkujo sufiĉe malalta, kun larĝa malfermaĵo, ofte kun anso (tenilo); subtaso: telereto sub taso
|
|
najbaro
|
6* homo, kiu loĝas apude; homo, kiu sidas apude
|
|
haŭto
|
6* la surfaco de homa aŭ besta korpo; la ekstera tavolo de io
|
|
sekreto
|
6* io, pri kio neniu sciu; io, kion oni rakontu al neniu; (ankaŭ:) ne ĝenerale konata bona metodo
|
|
pinglo
|
6* metala stangeto kun pinto je unu fino, uzata por fiksi ion, trapikante per ĝi; juvelo aŭ insigno provizita per pinglo; folio pingloforma; pingli: fiksi per pinglo(j)
|
|
litero
|
6* [a b c ĉ d ... u ŭ v z]
|
|
jako
|
6* ekstera vesto, fermebla je la antaŭa flanko, kun manikoj, kovranta la supran parton de la korpo (de la ŝultroj ĝis la koksoj)
|
|
semo
|
6* parteto de planto, el kiu kreskas nova planto; semi: meti semon; disĵeti semojn
|
|
signo
|
6* eta skribaĵo, simpla desegnaĵo, movo de mano,... donanta informon; ekkonilo; rekonilo; avertilo; ankaŭ: io, kio antaŭanoncas ion; signi: doni signo(j)n; paroli per signoj; meti signon (skribaĵeton) ĉe parto de teksto,...
|
|
viŝi
|
6* forpreni malpuraĵojn per frotado (ofte per tuko); simile forigi skribaĵojn (de muro, tabulo,...) (skribitajn tiel, ke ili estas viŝeblaj)
|